|
Al tiuj, kiuj
ne konas min, mi aspektas tute normala. Mi similas iun ajn personon
renkontitan surstrate kaj ŝajne bonfartas. Tamen, antaŭ kelkaj jaroj, trafis
min mensa malsano, kiu de tiam pli kaj pli serioziĝas. Je tiu epoko
mi decidis perbicikle iri al Germanio, transirante la Vogezan montaron,
nordoriente de Francio, en la provincoj Loreno kaj Elzaco. Mi tiel trapasis
mian tutunuan montpasejon, la Schlucht, je 1139 m super la marnivelo. Je tiu
preciza momento alsaltis min tiu unua montpasejo-mikrobo, pioniro antaŭ
multaj aliaj kiuj alportis al mi la montpasejan malsanon, kiun mi pli precize
nomu "la ĉamosindromo". Tiom plaĉis al mi tiu unua montpasejo pro
ties imponaj pejzaĝoj kaj plaĉa pinarbaro trapasita de turniĝema vojo, ke mi
decidis plian fojon travivi tiun sperton. Plia pasejo konfirmis tiun senton.
Post kvar pasejoj mi konsciis, ke mi estas nesaveble infektita. La malsano jam venkis min, ne
malĝojige. Tiu malsano
prezentiĝas je formo de nesatigebla deziro. Deziro "akiri" pli kaj
pli da montpasejoj, pli kaj pli da mikroboj, por ĉiufoje iom pli kaj pli
infektigi sian organismon. Jen malvirta cirklo, ĉar ju pli da mikroboj
englutitaj, des pli da multaj aliaj por deziri. Konfirmon pri
mia malsana stato mi akiris, kiam mi alparolis "normalajn
personojn" al kiuj mi rakontis, kio okazas al mi. "Ĉu vere vi
perbicikle trapasis tiun pasejon? Eĉ peraŭte ĝi malfacilas!" Mi tiam ekkomprenis,
ke bicikladi ne estas normala maniero trapasi montpasejojn sed ja malsana, eĉ
freneza; kaj por sin ŝirme protekti kontraŭ tiuj montpasejo-mikroboj oni
bezonas skafandron, komune kromnomita aŭtomobilo. Sed kial
neniu avertis min, eĉ ne la prisaneca ministerio de mia propra lando? Ĝi ne
povas senkulpiĝi pledante nescion de tiu fenomeno, ĉar en franclinvaj
vortaroj ja kuŝas difino pri la vorto "col": "En montaro, loko
kie la suprolinio de montoj malpli altiĝas kaj pli faciligas trapason de iu
flanko al alia". Kaj en PIV la vorto "montpasejo" (aŭ
"intermonto") nur iomete malsimilas: "Malpli alta trairejo
inter du montoj". Mi ŝatus aldoni: "...por pasi de iu valo al
alia". Bedaŭrinde,
aŭ feliĉe, por mi nun tro malfruas. Mi jam akiris tiun montaran malsanon,
kiu, same kiel neŭrozo, malpermesas al ties suferanto deziri resaniĝon. Pruvo
estas, ke mi tute ne deziras viziti kuraciston pro memkontento pri mia nuna
stato. Mi poste
hazarde malkovris, ke ne nur min afliktas tiu sindromo, sed ankaŭ ekzistas grandskala
epidemio. Multaj aliaj personoj ŝatas trabicikladi montarojn. Ili ne timas
senĉese grimpadi sur longaj deklivoj kelkfoje krutaj, ĝis 20% koncerne min,
kvankam mi jam vidis 26%. Ili ankaŭ estas komforte ĉe malsupreniradoj, rapide
veturante spite tre turniĝemajn vojojn, kvankam ili kelkfoje ne hezitas halti
por spekti la belegajn pejzaĝojn donacitajn de l'naturo. Tiuj
montaranaj biciklantoj plej diversas. Kelkaj tre rapide veturas senpeze sur
konkursbicikloj, aliaj kunportas unu aŭ du malgrandajn sakojn por se okazos
problemo dumvoje, dum lasta kategorio aŭtonomie vojaĝas longdistance,
kunportante plurajn sakojn kaj tendon, kiujn ili kunsuprenigas ĝis la plej
altaj suproj. Oni ankaŭ
povas apartigi tiujn malsanulojn en du grupojn: la afablaj frenezuloj ne
danĝeraj, kiuj veturas sur asfaltitaj vojoj sen ĝeni iun ajn; kaj la
frenezeguloj, publikaj danĝeruloj, kiujn asfaltitaj montpasejoj ne plu
kontentigas pro ne plu sufiĉa kvanto, kaj kiuj veturas sur terpadoj aŭ eĉ sur
rokoj. Tiu lasta grupo vere suferas pro la plej serioza formo de la
ĉamosindromo. Tamen bone atentu, ke malsanoj evoluivas, ĉu bone, ĉu malbone,
kaj oni povas ofte pasi de iu grupo al alia. Kia ajn sia
kategorio, ĉiuj ĉemontaraj biciklantoj scipovas veturi sub bruliga suno, sub
malvarma pluvo aŭ hajlado, tra blindiga nebulo, kontraŭ glaciiga vento des
pli forta ju pli ili alproksimiĝas al la supro, kaj eĉ dum subita fulmotondro
neatendita. Oni ĝenerale
ilin vidas ĉe belaj sezonoj sed, laŭ onidiroj, kelkaj eĉ pli frenezaj ne
hezitas vintre veturi por spekti la iame verdajn pejzaĝojn, kiuj tiumomente
tute senmakule blankas. Tamen, la
plimulto dumsomere pedaladas kaj dumvintre ellegadas mapojn, primontarajn
gvidlibrojn kaj turismbroŝurojn cele trovi kiom eble plej multe da
montpasejoj por aldoni al sia kolekto. Ili ankaŭ vintre revas, kaj eĉ
salivas, dum ili aŭskultas rakontojn de tiuj, kiuj iris tien ien antaŭ ili,
al fora lando aŭ tre proksima provinco vizitindaj. Multaj aliĝis
al bicikla federacio kaj ie ie stampigas vojaĝkarton por pruvi al ĝi, ke ili
veturis laŭ antaŭe difinita itinero kaj tiel akiri diplomon. Sed kelkaj
aliaj, sendependemuloj, sin daŭre demandas al kio utilas tio. Kelkaj preferas
veturi meze de grupo pro ripoza sekuro, aliaj tute sole pro sendependa
libero. Kiel vidite,
tiuj malsanuloj je montpasejoj plej diversmaniere travivas sian pasion. Ĉiuj
ĉi diversaj sentmanieroj, ĉiuj ĉi gradoj je l'malsano, povas libere esprimiĝi
en iu frateca klubo, "la Confrérie des Cent Cols", la
Cent-Montpaseja Frataro. Ties fondintoj estas ŝerculoj, ĉar en la franca
lingvo "cent cols" (cent montpasejoj) havas la saman prononcon kiel
"sans col" (sen montpasejo / sen kolumo). Ties
gemembroj povas aspekti frenezaj al "normala" homo, ĉar ilia celo
aspektas tiom stranga, kiom bagatela: trapasi kiom eble plej multe da
montpasejoj per biciklo, dum oni povas senpene tion fari per motora veturilo.
Frenezuloj ili eble estas sed ili plene konscias pri sia mens- kaj korp-
farto, sin bone sentas en tiu asocio, tie trovas etoson plej agrablan kaj ja fidas
la aliajn membrojn por ne provi ilin kuraci. Ili eĉ tutcerte eblos trovi
ankoraŭ pli malsanan personon, kiun ili kompreneble tuj provos imiti. Ĉu vi povas
imagi, ke kelkaj membroj jam trapasis pli ol 5000 montpasejojn? Iu el
ili eĉ trapasis pli ol 1000 el tiuj, kiuj kulminas je pli ol
2000 metroj! Ĉu eblas bildigi tion al si? Apenaŭ! Ĉiamaniere, ne tiom
gravas, ĉar "nur" 100 montpasejoj, kun almenaŭ 5 el ili je
minimume 2000 metroj, sufiĉas por fariĝi membro de tiu virtuala
mensmalsanulejo. Sed bone notu
ke, male al la aliaj, tiu malsanulejo ne celas vin kuraci, tute male. Ĝi eĉ
kuraĝigas vin pli malsaniĝi, precipe pere de listo de tiuj danĝeraj mikroboj,
preskaŭ 9000 se paroli nur pri Francio; kaj novaj ĉiutage aperas. Ankaŭ
eldonas ĝi belegan jaran revuon, en kiu kelkaj nekaŝe kaj senhonte priskribas
sian malsanan staton. Ĉiu povas esprimiĝi kaj rakonti siajn spertojn. Ja vere, tiu
frataro plej danĝeras al la publika saneco kaj oni devus perleĝe malpermesi
ties ekziston. Nu... Se tiu raporto
pri tiu terura epidemio ne sufiĉis por timigi vin, kaj se ankaŭ vin afliktas
tiu sindromo, jen la regularo de
tiu malsanulejo. Legu ĝin plej atente kaj membriĝu je viaj propraj riskoj. Mi
malagnoskas ian ajn respondecon. Mi bondeziras kuraĝon al vi! Nekuracebla
malsanulo Cent-Montpasejulo
n-ro 5091
|