origami-esperanto-elefantido

   Ikse   origami-esperanto-la elefantido      

    

       Saluton kaj jen ( finfine!) mia bela elefantido....Por ke vi kuragxigxas, rigardu al la bela foteto post la desegnoj. Cxu vi scipovas elfari hundon? Se vi forgesis alklaku sur hundo cxar la komencoj de la hundo kaj de la elefantido estas samaj. Elfaru la hundon gxis la desegno n° 4 kiu estas la n° 1 sur tiu-cxi pagxo. Nun dauxrigu la elefantidon.                               Suprenmetu la pinton C kaj elfaru novan "kuniklan orelon" ( estas la tria), gxin tenu vertikale samtempe kun la alio kusxas sur la tablo. Sxovu vian dikfigron internen al la kunikla orelo kaj premu gxin gxis igxas malgranda kajto ( la du videblaj kajtoj estas homotetiiaj unu la alian ). Vi obtenas la desegnon n° 2 sur kiu mi aldonis du malgrandajn bluajn punktolineajn bisekcantojn kiujn vi uzos tiel:                                                                                  La malgranda kajto igxos la vosto sed kiel estas videble gxi estas misdirektita kaj tro largxa por fari bonan voston. Do vi devas mallargxigi kaj suprenmeti gxin tiel maniere: malfermu la malgrandan kajton kaj faldante gxin internen laux la du bluaj bisekcantoj suprenmetu gxin gxis obteni la desegnon n° 3.
       Cxu bone? Ni povas dauxrigi la laboron....     Nun laboru la antauxan parton de la besto. Alportu la pinton D sur la centron kaj vi obtenas la desegnon n° 4 sur kiu mi aldonisdu novajn bluajn bisekcantojn laux kiuj vi valfaldu sen malfermi la lastan faldon( kompreneble la pinto D restas sur la centro). Nun malfermu la tri jxus faritajn  faldojn kaj elfaru novan kuniklan orelon, kiun vi premu sur tablon gxis obteni novan malgrandan kajton....sama laboro kiel por la vosto....sed igxos la rostro. La rostro estas tro largxa kaj misdirektita do vi malfermu gxin kaj internen faldu laux du bisekcantoj dum vi malsuprenmetu la rostron. Vi obtenas la desegnon n° 5 sur kiu mi aldonis du rugxajn lineojn. Valfaldu laux ili kaj malfermu retrovante la desegnon n° 5. 
       Reversu kaj kusxu vian laborajxon sur la tablon kaj nun bone observu!  Cxu vi vidas la voston, la du malantauxajn  piedojn, la du antauxajn, kaj pli alta nivele la du orelojn, la kapon kaj la rostron? Cxu jes?  Bone!      Unue restarigu la voston kaj la rostron samtempe kiam vi duonigu ilin. Poste malsuprenmetu la kvar piedojn dum vi suprenmetu la du orelojn ( montfaldo por la piedoj kaj valfaldo por la oreloj ). Cxu vi vidas la elefantidon? Gxi ne belas vi diros al mi....Vi pravas sed gxi ne estas finita! Mallongigu la du malantauxajn piedojn, prilaboru plu la voston kaj la rostron, kaj finfine aldonu sur gxia dorso ian "kovrileton" kiel videblan sur la foteto ( valfaldu la du orelojn por fari tion ). Vidu mian elefantidon kiel gxi belas!  

           fotoj                   contacts