origami esperanto kuniklino       Origami- Esperanto- Por fari la kuniklojn...   

    Prenu kvadraton kaj faldu laux gxiaj diagonaloj kaj gxiaj medianoj tiele : post cxiu faldo malfaldu kaj ne returnu la paperon. Nun, malfermu la tuton kaj almetu la laterojn lauxvice sur la medianoj, gardante nur la du lastajn faldojn, tiuj kiuj estas vertikalaj.

    Cxu vi havas rektangulon kun centro O, kaj kun la kvar verticojn A,B,C,D de la komenckvadrato sur la vertikala mediano ? se jese, tre bone !  Ni nomu A , B la pli altaj  kaj C , D la aliaj. Cxu bone ? Do dauxrigu kaj atentu !….Per la fingroj alportu A ( nur A ) sur O, same alportu B sur O, C sur O, D sur O. Cxu vi havas antaux vi du kvadratojn, sur pli granda kvadrato?  La tuto formanta neregulan sesangulon. Gravas ke vi havas la kvar pintojn A, B, C, D en la centro.

     Lateren tiru C kaj D  gxis obteni specon de sxipo ( la arkeo de Noë ), kaj tuj malsuprenmetu ilin.Vi devas obteni sesangulon kun unu kvadrato, la alta kvadrato.Nun ni laboru tiun kvadraton por fari la kapon de la kuniklo..Ni nomu E la plej altan verticon  ( estas la verticangulo de A kaj B). Suprenmetu A kaj B, renversigante E malantauxen. Jen nova sesangulo sen kvadrato…….

     Valfaldu la bisekcantojn de la pintoj A kaj B   kaj, poste, malsuprenmetu A kaj B venigante E denove antauxen. Nun la tuto havas simetriakson laux kiu vi montfaldu. Tenu vian laborajxon tia maniere ke la lasta faldo estu vertikala.  Nun tiru la du pintojn A kaj B sed ne tro ! iomete…gxis… igxu la kuniklo ! Faru gxian muzelon kaj por fari la piedojn rigardu al miaj modeloj.

  Alklaku sur  fotoj aux sur kontaktoj por pli pri mi

miaj ligiloj