|



nun miaj desegnoj por la piedoj
|
|
La
elfaro de la pingveno tre similas tiun de la birdo. Necesas ke vi
mastras la birdan bazon ( la kajton se vi preferas ) antaŭ ol fari la
pingvenon. Do, jen nia kajto sur la desegno 1, kun siaj kvar supraj
pintoj. Malsuprenmetu la blukoloran
pinton, nur ĝi, kaj poste reversu lateren la tuton, por obteni
lozanĝon kun tri supraj pintoj kaj unu malsupra kiel sur la desegno
2.
La pintoj h
kaj k faldotajn
malsupren farigos la flugilojn , la pinto r farigos la kapon kaj la malsupra
pinto farigos la piedojn sed, vi devas sekci la blukoloran angulon ĝis la
punkto s (kiu estas vertico de la kajto ) laŭ
la bisekcanto,
por disigi la du piedojn.
Kiam tio estas farita, valfaldu laŭ la akso sr (
por ke la kajto estu interna) kaj vi
obtenas izocelan triangulon
kiel sur la desegno 3. Valfaldante laŭ
EF farigu la du flugilojn kaj
poste la bekon el la centra pinto. Vidu la desegnon 4.
Por
fari la piedojn mi konsilas al vi reversi la pingvenon por ke sia kapo
estu malsupre kaj siaj piedoj supre. Unue elfaru ilin malantaŭen per
" birda beko", vidu la desegnon 5..... kaj, almetante la pinton
h alilateren,
remetu ilin antaŭen kiel sur la
desegno 6.
Se la la dorsa eĝo NL
kaj la plando hN
estas interortaj, via pingveno bone staros! tiel bone ol mia modelo....Sed
ne malkuraĝiĝu se vi ne
plene sukcesus unuajfoje.... faronte ilin
plurfoje vi spertos!

por retrovi la modelojn alklaku sur
fotoj
|