|
kontakto-ligiloj

|
|
La rano kiu saltas
Jen la raneto kiu saltas. Facile estas elfari gxin sed ekrane de komputilo iomete malfacile por mi klarigi al vi kiel gxin fari.
Tamen mi provu.
Male al la aliaj modeloj de mia TTT-ejo, la bazo de mia rano ne estas kvadrata, gxi estas duono de kvadrato, pli precize: kvadrato duone sekcita per mediano. Do oni ekas la laboro per
ortogramo formata de 2 kavadratoj kiuj havas unu komunan lateron, kaj kies la longo
estas la duoblo de la largxo
Valfaldu laux la du diagonaloj de la du kvadratoj kaj montfaldu laux la medianoj paralelaj al la komuna latero. Vidu al la
desegno 1 la rezulton.
Sekvante la faritajn faldojn kaj alportante la du malgrandajn laterojn de la rektangulo sur la centron, vi obtenas la samon kiel sur la
desegnon 2: kvadraton kun 4 tavoloj de papero.
Nun suprenmetu la pintojn a kaj d sur H kaj malsuprenmetu la pintojn b kaj c sur G.
Fronte al vi, estas 4 ortaj kaj isocelaj trianguloj kun komuna angulo en la centra O.
Vidu al la desegno 3 sur kiu mi aldonis la rugxajn punktolineajn
duonigantojn de la kvar cxi supre diritaj anguloj.
Faldu laux tiuj bisekcantoj tiele ke la pintoj a, b, c, d movigxu dekstren aux maldekstren kaj vidu al
la desegno 4.
Returnante lateren vian laborajxon vi divenas la
ranon,
cxu ne ? En H estos la kapo kaj 4 piedoj estas videblaj kiel sur la desegno
5. La bluaj punktlineoj estas duonigantoj laux kiuj vi faldu, alportante HK kaj HL sur HG. Vidu al la
desegno 6 kaj faldante laux uv suprenmetu la pinton G.
La orangxkolora rano
montras du posxojn ambauxflanke de G. Cxu vi vidas la posxojn? Pusxu K kaj L en
tiujn posxojn. La rano estas preskaux finita... ankoraux du paralelaj faldoj, la unua monta kaj la dua vala same kiel sur la foto de la flava rano.
Nun atentu! Per la montra fingro premu sur G kaj rapide ellasxu. Via rano saltis! sed eble gxi ne refalis kun la piedoj sur la tablo...rekomencu tikleti gxin gxis longa salto kaj bona refalo.
Se vi sukcesis vi ankaux povas salti!
photos
|