José BOVÉ; François DUFOUR: La mondo ne estas varo
Ĉapitro 8: Por civitana
mondo
Planedvasta diktaturo
La rapidiĝo de la monda komerco ekde la
falo de la berlina muro sekvigis mondvastan koncentriĝon de la entreprenegoj.
Tiu konkurso de la gigantoj ne domaĝis la agrokulturon. La veno de la bioteĥnologioj
rapidigis tiun fenomenon. Manpleno da transnaciaj agroĥemiaj firmaoj tenas en
siaj manoj la „krudmaterialan“, eniran parton de la monda nutradmerkato. Ilia
similaĵo, la agronutra industrio, kontrolas la finproduktan, eliran parton de
la merkato. Kiel vi difinas la tutmondiĝon?
F.D.
Mi parolas pri
„totaligo” 1 prefere ol „tutmondiĝo 2 [1]
”, sed tiu ĉi lasta vorto fariĝis en
la lingvouzo 3 la simbolo de ĉiuj aĉaĵoj, kiujn provokis
la freneza liberaligo de la interŝanĝoj. Tiu liberala tutmondiĝo estas do la
volo de la liberaluloj povi disponi pri la planedo kiel vasta komercejo
komplete malreguligita kaj nekadrita, kiu permesas interŝanĝi varojn senbare
kaj sen rilato al socia, teritoria aŭ etika dimensio. Tio estas hegemonia
komercemo volanta engluti ĉion.
J.B.
La internaciaj rilatoj funkcias laŭ la
teĥnikoj de la respektiva momento kaj laŭ la propra loko en tiu sistemo. Sub la
romia imperio la mondo limiĝis je la mediteranea ĉirkawaĵo. Poste ĝi larĝiĝis,
laŭ la malkovroj de aliaj kontinentoj, ĝis la tuta planedo, kio kreis alian
koncepton pri la mondo, kun la interŝanĝoj kaj alproprigoj de la spacoj profite
al la kolonia „centro“, memdeklarita centro. Tio estas la rilato, kiun
longtempe flegis la malnova Eŭropo, kontinento de la malkovristoj, kun ambaŭ
Amerikoj, la Kariba regiono, Afriko, Oceanio kaj, parte, kun Azio. Nuntempe la
transport- kaj komunikiloj vere tutplanedigas la spacon por la merkato. Kaj,
laŭ la global leaders 4
, la tuta ĉi spaco devus obei nur la merkatan leĝon. La
renversego, kiun ni nuntempe suferas, celas transformi ĉiajn agadojn sur la
terglobo al merkatoj kaj al varoj. La rezisto al tiu tendenco estas la bazo de
nia batalo.
Se ĉia homa agado fariĝas merkataĵo, la
batalo okazas inter du konceptoj pri la socio. Unu, kiu lasas la merkaton, kun
ĝiaj propraj reguloj, organizi la socion, integri ĉiujn homajn agadojn,
sansistemon, kulturon, edukadon ktp., en la leĝon de la mono, kun kiel fina
stadio - proponita ĉe la internaciaj traktadoj de la MOK 5
- la varigo de ĉio viva. La alia, kie la civitanoj, la politikaj
institucioj, la vivospaco kaj la aliaj gravaĵoj kiel la medio kaj la kulturo,
havas la povon organizi la socion.
F.D.
La tutmondiĝo, tio estas ankaŭ la
samformigo laŭ malalta nivelo, la malreguligo pere de progresanta malmuntado de
ĉiuj fundamentaj rajtoj, mallonge, ĝi estas la plej ekstrema komerco, kiu
absolute fajfas pri la vivbezonoj de la homoj. Se oni vidas ekzemple, en kiuj
politikaj kondiĉoj tiuj lobioj malantaŭ la kulisoj provis trudi al ni la MAI 6
, tiam evidentiĝas ke la diktaturo de la reĝo mono gvidas
tiujn, kiuj profitemas de ĉio.
J.B.
Tio estas planedvasta diktaturo: se vi ne
estas en la sfero de la merkato, vi simple ne ekzistas. Pasis la tempo de
teritoriaj interŝtataj konfliktoj; nuntempe okazas militoj inter privataj
povoj, kies batalkampo nomiĝas la merkato. Por mezuri la efikon de tio, sufiĉas
vidi, ke la moncirkulado profitigas pli ol la tradiciaj agadoj de produktado
kaj komerco. Hodiaŭ la mono laboras pri si mem: ĉe ĉiu rondiro ĉirkaŭ la mondo
ĝi faras profiton. Kie estas la kreado de havaĵoj, de riĉecoj por aliaj? Estas
la mono, la povo de la akciuloj, pensifondusoj, spekulistoj kaj ĉiuspecaj
preduloj, kiuj trudas sian altan profitkvoton al la entreprenoj, devigante ilin
maldungi eĉ se ili profitadas - oni vidis tion ĉe Michelin aŭ ĉe Valeo.
Jen nova speco de parazitoj, de monsoifaj vampiroj! Jen profitdrogemuloj.
Ĉu pri tiu totaliĝo vi denuncas pli la
moncirkuladon ol la interŝanĝon de varoj?
J.B.
Ni denuncas totalan modelon, kiun diktas la
multnaciaj konzernoj. Sed ni revenu al la agrokulturo: malpli ol 5% de la
agrokultura produkto eniras la mondmerkaton. Tamen, ĝuste la respondeculoj pri
tiuj 5 % da internaciaj interŝanĝoj volas organizi la 95 % de la produktado,
kiuj okazas por naciaj komercoj aŭ inter najbaraj landoj kaj trudi al ili sian
logikon. Jen totalismemo.
La liberala projekto de la Monda komerca
organizo
Kian rolon ludas, en tiu liberala koncerto,
Eŭropo kompare kun Usono kaj la grupo de Cairns 7
?
J.B.
Necesas
reveni iom al la eŭropa historio kaj al tiu de GATT 8
. En la jaro 1957 la Komuna Agrokultura Merkato estis kreita
por atingi la nutraĵan memsufiĉon 9 . Kiel oni spertis, ĝi baziĝas sur komuna merkato inter la
membrolandoj, kiu, danke al komunaj organizoj de laŭproduktaj merkatoj,
certigas garantiajn prezojn pli aŭ malpli laborpagaj: tre bonaj por la gren-
kaj betkulturistoj, mezbonaj por la laktoproduktantoj, malpli bonaj por la
bovviando, senefikaj aŭ eĉ neekzistantaj por ĉiuj aliaj produktoj. Tiu komuna
merkato estis bonege protektata de la komunuma prioritato: la importoj ĉe la
limoj estis doganataj ne per fiksaj doganprocentoj, sed per dogantarifoj
variantaj laŭ la diferenco inter la interna garantiita prezo kaj la fluktuantaj
mondaj prezoj. Por la eksportoj oni uzis la saman sistemon: variantaj „repagoj“
al la industriuloj kaj komercistoj por kompensi la prezdiferencon inter la
interna merkato kaj la mondmerkatoj.
Tiu sistemo funkciis danke al la financa
solidareco de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio: ĉiu lando kontribuis al la
eŭropa buĝeto laŭ ĝia BNP 10
, surbaze de elcentaĵo de ĝiaj enspezoj en
IPV 11 . Tiel certigitaj pri la prezoj de siaj
varoj, la eŭropaj agronutraĵaj agrokulturo kaj industrio, kiujn oni volis
kuraĝigi produkti, celis kromprodukton por la eksporto, por grandigi siajn partojn
de la mondmerkato, kio eksplodigis la eŭropan buĝeton. Estas vere ke oni
kuraĝigis ilin, precipe en Francio, kun la slogano „Produkti por eksporti: la
agrokulturo estas la verda nafto de Francio“.
Anstataŭ apliki politikon ebliganta mastri
la produktadon, Eŭropo, sub la premo de la agronutraĵa lobio, lasis fari. Sed
pro la internaj kaj eksteraj kritikoj al la buĝetaj sakstratoj ĝi 1992 reformis
la komunuman agrokulturan politikon (KAP) 12
per prezmalaltigo por iomete pli malfermiĝi
al la mondmerkatoj. Tiu reformo estis unua paŝo al la kompleta liberaligo de la
agrokultura merkato: malmuntado parta, sed grava, de la tre protekta sistemo de
variabla impostado, instalado de fiksaj doganprocentoj. Sed ĉar la eŭropa
agrokulturo, eĉ la laŭdire tre konkuriva grenkulturo de la pariza baseno, fakte
ne kapablas elteni la konkurencon de la mondmerkato, Eŭropo instalis rektajn
subvenciojn por la produktantoj. Por la liberaluloj tiu reformo estis nur la
unua etapo por konformigi la Eŭropan reguladon al tiu de GATT.
F.D.
GATT estas la antaŭulo de la MOK. Ĝi estis
envere ne organizo, sed kontrakto, al kiu decidis aliĝi, surbaze de memvola
devontiĝo, la landoj de la planedo. Ĝis la Uruguay Round en la jaro 1986
GATT ne intervenis en la agrokulturon kaj la nutradsistemon: ĉiu lando aŭ
landogrupo estis libera por adopti la agrokulturan politikon de sia elekto.
Trudinte siajn liberalajn regulojn al la industriaj varoj, GATT, kun sia emo
regi la mondajn interŝanĝojn, metis la agrokulturon, la servojn, la intelektan
propraĵon kaj la investojn en la programon de la sovaĝa liberaligo tiom kara al
ĝi. Tio devigis la Eŭropan Union, ja GATT-ano, reformi sian komunan
agrokulturan politikon.
La filozofio de GATT kaj ĝiaj principoj
estas klaraj: la libera komerco. Necesas malaltigi la doganprocentojn - la
ŝtato devas same trakti la importitajn varojn kaj la ekvivalentajn internajn
produktojn - kaj forigi la preferajn kontraktojn inter ŝtatoj - tio estas la
klaŭzo de la ,,plej favorita nacio". Ni rigardu ekz-e la konflikton inter
Eŭropo kaj Usono pri la banano: sepdek afrikaj, karibaj kaj pacifikaj landoj
(la t.n. ,,AKP") estas ligitaj kun la Eŭropa Unio per la konvencio de
Lomeo. Kelkaj produktoj, kiuj parte devenas de la EU (Martiniko, Gŭadelupo,
Kanarioj) estas pagataj al la produktintoj je prezo multe pli alta ol tiuj de
la mondmerkato, por helpi tiujn AKP-landojn kaj por protekti ties agrokulturon;
ili profitas Eŭropan import-kvoton de 857.000 tunoj da bananoj. Sed tiu konvencio
malplaĉas al la usonaj multnaciaj entreprenegoj kiel Chiquita aŭ Dole,
kiuj posedas grandajn plantejojn en Sudameriko, kie ili produktas pli malkarajn
bananojn per socia kaj media dumpingo. Rezulto: Usono atingis kondamnon de la
EU fare de la MOK-organismo por reguligi malkonsentojn, la ORM, en aprilo 1999.
Laŭ tiu filozofio, la interŝanĝ-liberigo
devas stimuli la ekonomian kreskon kaj kontribui al la bonstato de ĉiuj. Tamen,
la kresko ne sinonimas kun evoluo, kiel asertis la KUNKE 13
, kiu denuncas la kreskintajn malegalecojn
en la mondo ekde la funkciado de la MOK 1995. Tiu ĉi, vastigante siajn
interven-kampojn, ne celas nur reguligi la komercajn interŝanĝojn, sed volas ankaŭ
trudi modelon de liberala socio kaj eĉ postulas de la ŝtatoj fari la
malreguligojn necesajn por tio. En tiu kadro, koncerne la agrokulturon kaj
nutraĵon, ŝtato povas kontraŭi la importadon de produktoj, kiujn ĝi ne volas
havi, nur argumentante pri la sanprotekto de personoj kaj bestoj. Kaj kondiĉe
ke la sciencaj argumentoj estu agnoskataj de la internaciaj ekspertoj ... kiuj
lastaj estas agnoskataj de la MOK.
La ekzistkialo de la Codex alimentarius 14
: starigi san-normojn. En la sino de tiu ĉi
instanco, la naciaj delegitaroj estas abunde infiltritaj de reprezentantoj de
la agronutraĵa industrio, kiuj diktas siajn leĝojn. La EU kaj Usono solaj havas
60 % de la delegitoj, kvankam nur 15 % de la monda loĝantaro. Estis, ekzemple,
la Codex alimentarius , kiu metis sur la tagordon en junio 1997 postulon
de Usono malpermesi la internacian komercadon de produktoj bazitaj sur kruda
lakto.
J.B.
La reformo de la KAP en la jaro 1992,
malaltigante la komunuman protekt-doganon, kondukis por la kamparanoj al
malaltigo de la enspezoj, kiu devas, laŭ la liberaluloj, instigi ilin al
,,fortostreĉoj" por atingi konkurencivon. Por mildigi la ŝokon, Eŭropo
instalis rektajn helpojn ĝenerale sendependajn de la produktokvantoj: tio
prezentiĝis kiel helpoj laŭ la surfaco aŭ laŭ la bestonombro. Por la grenoj kaj
la oleplantoj la helpoj ne estis limigitaj kaj dependis de la regiona efikeco,
por komensi pli altan perdon de enspezo en la plej riĉaj regionoj kaj por la
ekspluatantoj de akvumataj surfacoj ... Alivorte, oni elektis helpi tiujn, kiuj
estis jam la plej riĉaj. Tio kontribuis al kreskado de la malegaleco inter la
kamparanoj anstataŭ redukti ĝin.
Tiel la ,,grenkompenso" altas po 3.000
francaj frankoj (FRF) hektare en kelkaj departementoj de la pariza baseno kaj proksimume
2.000 FRF en Burgonjo, kie, kun la sama kulturo, la rikoltoj estas mezume ege
pli malabundaj; por la akvumata maizo la diferencoj estas inter 600 kaj 1.000
FRF hektare laŭ la departementoj. Jen vera skandalo, aprobita de la EU kaj
trudita al la franca registaro pere de la FNSEA. Tio havis almenaŭ la meriton
videbligi la amplekson kaj la celojn de la publika kontribuo al la agrokulturo
(memoru: 70 miliardojn da FRF de rektaj helpoj jare) kaj pridemandi la pravecon
de tiuj helpoj, el kiuj 80 % iras al la 20 % de produktivegaj agrokulturistoj.
La redukto de la komunuma protekto ankaŭ ne
plibonigis la situacion en tiuj sektoroj, kie la protekto jam mankis, ekzemple
ĉe la fruktoj kaj legomoj, kiun oni forlokigas en la magrebajn landojn, aŭ la
ŝafviando.
F.D.
En marto 1999 en Berlino, por prepari la
traktadojn de la Millenium Round en Seattle [en la sekvo: Seatlo
– vl.], kadre de la GATT kiu fariĝis MOK, la Eŭropa Unio aldonis plian kuleron
da liberalismo, nomita ,,profundigo de la reformo de la KAP", por prezenti
sin en bona pozo en Seatlo. Ĝi akcentas la sisteman malaltigon de la prezoj (-
10 gxis - 20 %) per malaltigo de la komunuma protekto, parte kompensita per
rektaj helpoj.
Kontraŭ komerca tutmondiĝo - ĝenerala postulo
En novembro 1999 Eŭropo iris do al Seatlo,
al la kunveno de la MOK taskita fiksi la enhavon kaj la formojn de la venontaj
liberaligoj. Ankaŭ vi iris tien. Kial?
F.D.
Tiuj traktadoj estis esence gravaj, precipe
tiuj koncernantaj la agrokulturon kaj la forstan ekspluatadon, ĉar ili decidis
pri la sorto de la kamparanoj en la tuta mondo. Ni iris al Seatlo, ĉar ekzistis
la Marakeŝaj traktadoj kreantaj la MOK-on en aprilo 1994. Tie estis subskribita
akorodo por sep jaroj, kiu, koncerne la agrokulturon, devigas ĉiun landon redukti
je 36 % sian protekton ĉe la limoj kaj devige lasi eniri en sian internan
merkaton je reduktita doganaĵo minimume 5 % de la konsumkvanto de ĉiu opa
produkto: la liberalismo scias esti direktisma, kiam temas pri siaj interesoj,
ĉi-kaze tiuj de la multnaciaj agronutraĵaj entreprenoj. Aldoniĝas la redukto de
21 % de la subvenciitaj eksportkvantoj kaj de 36 % de ilia sumo. Rezultiĝas
konsiderinda malaltigo de la subteno de la internaj prezoj.
J.B.
En la konvencio estis ankaŭ planita, ke, antaŭ
ol komenci novan raŭndon en Seatlo, oni bilancu tion, kion la Marakeŝaj
konvencioj devis nepre kontribui al la universala bonstato. Oni daŭre atendas
tiun bilancon! Tamen, ni ne bezonis tiun oficialan bilancon - kiun ni malgraŭ
tio daŭre postulas - por taksi la amplekson de la damaĝoj. Jen nur unu cifero
por la eŭropa agrokulturo: de 1992, la unua jaro de la nova orientiĝo de la KAP
al la mondmerkato, ĝis 1998 - do pli ol duono de la tempo de la Marakeŝaj
konvencioj -, Eŭropo perdis unu milionon da agrokulturaj aktivuloj, el inter
ili 300.000 en Francio.
La landoj de la sudo, siavice, estas la
grandaj perdantoj de tiuj traktadoj, ĉar ili ne havas la rimedojn por financi
rektajn helpojn por iliaj kamparanoj: la malfermo de la limoj murdas iliajn pornutrajn
kulturadojn kaj pligravigas la kamparanan elmigradon, kio endanĝerigas ilian
nutran aŭtonomion. Jen ekzemploj: Sudkoreio, Filipinoj, do landoj, kiuj estis
pli ol memsufiĉaj pri rizo, estas devigataj importi malaltkvalitan rizon, kiu
alvenas je pli malalta prezo ol la loka rizo kaj malekvilibrigas la nacian
merkaton. Hindio kaj Pakistano, grandaj produktantoj de teksaĵoj kaj de kotono,
devigatas importi industriajn fibrojn, kiuj konkurencas ilian nacian
produktadon. Same en Eŭropo, la mastrumado de la laktoproduktado (pere de la
politiko de kvotoj starigita 1984) endanĝeriĝas pro tiu klaŭzo de deviga
importado de almenaŭ 5 % de la konsumaĵo: tiuj 5 % aldonitaj al la interna
produkto transformas la mastrumatan oferton en kroman oferton kaj premas sur la
prezoj pagataj al la eŭropaj bredistoj, kiuj regule malaltiĝas de pli ol tri
jaroj.
Jen kial, kun pli ol mil organizoj el pli
ol cent landoj, la Kamparana Konfederacio postulas, ke antaŭ ol malfermi tute
novan komercan traktadon sine de la MOK, oni faru bilancon de la Marakeŝaj
konvencioj, kun taksado de iliaj sociaj, mediaj kaj ekonomiaj sekvoj.
Vi iris do al Seatlo por diri ,,ne al la
MOK“ ...
F.D.
Ne nur. Ni volis ankaŭ sekvi tiujn mondajn
traktadojn por pripensi kaj anticipi iliajn konkretajn sekvojn por la
kamparanoj, kaj aparte por la KAP. Por fari tion, la Kamparana Konfederacio
elektis delegacion de kvar personoj (Patrice Vidieu, ĝenerala
sekretario, Christian Boisgontier, nia reprezentanto ĉe la Eŭropa
Kamparana Koordinado 15 , José kaj mi), delegacion,
kiun la franca registaro akreditigis ĉe la konferenco de la MOK. Ni iris tien
kun analizo kaj kun proponoj debatendaj kun la aliaj kamparanaj organizoj, sine
de Via campesina.
Ĉu vi povas resumi viajn proponojn?
F.D.
Unue ni asertas la rajton de la popoloj
nutri sin mem kaj libere kaj demokrate elekti sian tipon de agrokulturo. La
abundo de havaĵoj kaj de nutraĵo atingas senprecedencajn nivelojn, sed la
nombro de homoj sen tegmento, sen laboro kaj ne satmanĝantaj atingas ankaŭ
senprecedencajn nivelojn. Eŭropo fondis sian agrokulturan politikon sur la
nutra memsufiĉo protektante sian merkaton kontraŭ ekstera konkurenco. Ni
konsideras tiun rajton legitima kaj same la rajton de ĉiuj landoj aŭ
landogrupoj de la mondo elekti la tipon de agrokulturo, kiun ili volas protekti
por atingi sian nutran sekurecon kaj mastri la ekvilibron inter urbo kaj
kamparo.
Tio implicas ankaŭ la povon rifuzi la
forlokigon de la produktejoj, kiel faras nun la eŭropa agronutra industrio
instalante, ekzemple, porkejojn, kokinejojn, legomforcejojn ktp. en landoj, kie
la kostoj malpli altas kaj la reguloj malpli atentas la socian protekton. Plej
ofte tiuj praktikoj malekvilibrigas la lokan agrokulturon, detruas la medion,
malpliigas la naturajn vivrimedojn kaj minacas la nutran sekurecon de la
koncerna lando, ĉar tiuj produktoj estas ĝenerale destinitaj al la eksporto.
Kio okazas, kiam granda agrokultura entrepreno anstataŭas mil kamparanojn,
produktas same multe aŭ eĉ pli laŭ kvanto kaj disvendas ĝin sur la mondmerkato?
Se la produktokvanto estas pli alta, inverse la nutra sekureco de la lando
reduktiĝas; Brazilio, granda eksportanto de agrokulturaj produktoj, tiel havas
kreskantan parton de sia loĝantaro kun nesufiĉa nutrado. Tiom da familioj estas
senigitaj de tergrundo, de sia aktiveco kiel kamparanoj kaj de la nutraĵo. Ĉiu
lando aŭ landogrupo devas povi atingi la kiom eble plej altan nivelon de
sekureco koncerne la nutradon de siaj loĝantoj. Jen fundamenta principo de
nutra suvereneco.
Oni komprenas facile, ke tio necesigas
protekton ĉe la importo. Tio estas plie unu el la nepraj kondiĉoj por honestaj
internaciaj interŝanĝoj.
J.B.
Jen la dua principo: la serĉado de honesta
komerco devus regi ĉiujn internaciajn interŝanĝojn. Tiu principo devus esti en
frontispico de civitana MOK! Honesta komerco, tio signifas pagi la varojn je
ilia reala produktokosto, dum nuntempe la mondaj prezoj estas dumpingo-prezoj:
ili estas artefaritaj, fiksitaj de la riĉaj landoj per grandaj helpopuŝoj por
eksporto aŭ per maskitaj internaj helpoj. Tiuj praktikoj eniras ofte la
strategion de fortaj entreprenoj, financataj per la mono de la impostpagantoj,
por frakasi la prezojn de la landoj, kie ili volas establiĝi; prezoj, kiujn ili
altigos en la momento, kiam la loka agrokulturo per la dumpingo estas
forbalaita. Ekzemple la eksportado de tre forte subvenciita eŭropa kongelita
viando duonigis la brutaron de la subsaharaj landoj. Ni postulas do la simplan
kaj senpluan forigon de la helpoj al eksporto.
La efikoj de la Marakeŝaj konvencioj
pruvas, ke la liberigo de la agrokulturaj interŝanĝoj ne plistabiligis la
mondajn merkatojn nek plibonigis la provizadon de la plej malriĉaj landoj.
Honesta komerco implicas malpermeson de ĉia formo de dumpingo; oni ne povas
malaltigi la prezojn liberigante sin de ĉiaj socialaj kaj mediaj konsideroj.
F.D.
La situacio de monopolo, aŭ de
kvazaŭ-monopolo, t.e. kiam manpleno da entreprenegoj dividas inter si la
mondon, estas neakordigebla kun la principo de honesta komerco. Prenu la ekzemplon
de la akvo: Kelkaj transnaciaj entreprenoj kontrolas la plimulton de la
akvoprovizoj. En Francio Vivendi metis la manon sur ĉefaj sektoroj kiel
la traktado kaj la mastrumado de la akvo, de la rubaĵoj, sur la komunikilojn,
sur la mastrumadon de hospitaloj ... kaj senĉese altigas sian povon sur la
triamondaj landoj. Per la ludo de fuzioj kaj akiroj kelkaj multnaciaj entreprenegoj
akumulis ekonomian povon superan al tiu de multnombraj ŝtatoj. Tiel General
Motors, kies vendosumo superas la BNP 16
de Tajlando; aŭ Cargill, post sia
fuzio kun Continental, kiu faros 40 % de la monda maiz-eksporto, trionon
de tiu de sojo, 20 % de tiuj de tritiko; aldone, ĝia alianco kun Monsanto donas
al ĝi la kontrolon de la tuta nutroĉeno, de la greno ĝis la telero.
La situacio de monopolo, kun la riĉaĵoj,
kiujn ili amasigas, estas ankaŭ insulto al la moralo kaj al la honesto, ĉar ili
pligravigas la malegalecojn. En la historio de la lastaj dudek jaroj bedaŭrinde
svarmas miloj da ekzemploj. Por kompreni tion sufiĉas scii, ke la membroj de la
OECD 17 , do 19 % de la monda loĝantaro, trustas 71
% de la mondaj interŝanĝoj 18
; ke la 225 plej riĉaj personoj de la mondo
posedas kune la ekvivalenton de jaraj enspezoj de 47 % de la plej malriĉaj
loĝantoj de la planedo, do 2,5 miliardoj da homaj estaĵoj.
Vi postulas la forstrekon de la
eksporthelpoj. Vi konsentas do kun MOK kaj la usonanoj pri tiu punkto ...
F.D.
Efektive, ni postulas la forstrekon de ĉiaj
eksportsubvencioj. Tiupunkte ni konsentas kun la MOK, sed nur ĝis tie. Ĉar,
kiel ĵus diris José , tiun forstrekon de la eksportsubvencioj devas akompani
la rajto de la landoj meti doganajn barojn por protekti sian agrokulturon tian
kian ili elektis. Necesas, ke ili povu adapti la dogantarifojn al la nivelo de
evoluo, tiel ke la evolulandoj povu havi pli altajn tarifojn ol tiuj de la
industrilandoj. Tiuj lastaj estas liberaj fari kontraktojn kun la Sudaj landoj,
kiel Eŭropo faris kun la AKP-landoj. Tiel povus ekzisti mondmerkato, aŭ
internacia merkato, laŭplaĉe, kiu havas ian rilaton kun la realo de la
produktokostoj de la eksportantaj landoj. Ekde tiam honesta merkato povus
organizi sin. Tia politiko, tute ne protektisma, estas la sola akordigebla kun
longdaŭra evoluado sur ĉiuj kontinentoj. Oni ĉesu meti la kamparanojn de la
mondo unuj kontraŭ la aliaj.
J.B.
Certaj landoj - ne tre multnombraj -, pro
sia agroklimata situo kaj siaj ekonomiaj orientiĝoj, elektis eksportan
agrokulturon; aliaj landoj estas en la inversa situacio, strukture deficitaj
pro la tre granda denseco de sia loĝantaro aŭ pro geoklimataj limigoj (insuloj,
dezertoj). La nutra sekureco de tiuj lastaj baziĝas sur provizo de ekstere. Sed
ĉiukaze tio ne pravigas trudi la samajn regulojn de libera intersxanĝo al ĉiuj
landoj de la mondo.
F.D.
La Eŭropa Unio eksportas, bazajn produktojn
kiel grenon, blankan viandon, laktopulvoron, bovviandon, kaj ĝi ŝatus eksporti
pli. Nu, tiuj merkatoj estas jam okupitaj de la agrokulturaj plusaĵoj de la
grandaj produktolandoj (EU, Kanado, Usono) aŭ de la landoj kun agrokulturaj
modeloj bazitaj sur ranĉismo aŭ latifundismo (Aŭstralio, Novzelando, Latinameriko).
Ni ne pensas, ke Eŭropo produktu bazajn produktojn por eksporto. Se iuj
produktistoj volas iri tiun vojon, ili ne ricevu subvenciojn por tio. Ni
konsideras absolute senrespondeca - eĉ se nur konsiderante la impostpaganton -,
instigi la eŭropan agrokulturon konkeri tiujn merkatojn. Jam pro solidareco kun
la kamparanoj de la mondo ni ne kontribuu al la malstabiligo de iliaj lokaj
merkatoj. Kamparano inda de ĉi nomo ne aĉigas la vivon de la aliaj.
J.B.
Aliflanke la Eŭropa Unio disponas gravan eksportpotencialon
en multnombraj agrokulturaj sektoroj. Danke al la faksperto de la eŭropaj
kamparanoj Eŭropo estas mondvaste unuaranga ĉe pluraj agrokulturaj produktoj
kun alta plivaloriga valoro kiel vino kaj alkoholaĵoj, fromaĝo, mustardo,
ansera hepataĵo kaj tiel plu. Tiuj nutraĵoj apartenas plej ofte al kategorioj
administracie tre kadritaj kun precizaj distribukondiĉoj, apartenas al
difinitaj geografiaj zonoj kaj ofte al loka kulturo ligita kun ilia ekonomio.
Ilia eksporto ne estas subvenciata kaj konkeras siajn merkatojn per sia kvalito
kaj kun sia prezo. Ne necesas ŝanĝi tion, kaj tio ne malhelpas la sudajn
landojn evolui.
Usonaj renkontiĝoj
Kun viaj ideoj en la valizo vi ekveturis jam
ok tagojn antaŭ komenco de la mondkomerca konferenco kaj entreprenis
rondvojaĝon tra Usono, komencante en Vaŝingtono. Kion vi povas rakonti al ni
pri tio?
J.B.
Nia grupo konsistis el la kvar „oficialaj“
delegitoj kaj kelkaj gesindikatistoj el la departementoj Aveyron kaj unu
bretono, entute dekduo da personoj. Ni volis viziti la usonajn kamparanojn kaj
civitanojn, kiuj estis esprimintaj sian solidarecon, kiam ni sidis en
malliberejo: niaj amikojn de la NFFC (National Family Farm Coalitions) -
federacio de tridek ses famili-agrokulturaj sindikatoj ariganta proksimume 90
000 familiojn; la mediprotektantojn de Friends of the Earth; al Public
Citizen, la plej grava asocio de usonaj konsumantoj, kreita de Ralph
Nader; kaj al la IATP (Institute for Agriculture and Trade Policy)
kiu, kun la Fondaĵo Charles-Lóopold-Meyer por la homa progreso, ebligis
al ni, danke al siaj retoj kaj al la sindonemo de siaj aktivuloj, dum deko da
tagoj plonĝi en la Usonon de la simpla popolo.
F.D.
La NFFC invitis nin al la unua gazetara
konferenco de usona kamparana organizo kontraŭ la genteĥnike ŝanĝitaj nutraĵoj.
En Vaŝingtono ni manifestaciis kune kun Friends of the Earth, poste
vizitis kelkajn farmbienojn. En Pensilvanio ni renkontis kamparanojn, kiuj
lunktas kun la samaj problemoj kiel ni (malaltiĝantaj prezoj, koncentriĝo de la
entreprenoj). Kontraste al tio, la kulturistoj de biologiaj legomoj en la
regiono de Seatlo sukcesas vendi siajn produktojn danke al la lokaj retoj de
konsumantoj. En la centro de Seatlo José , antaŭ internacia forumo de 2
500 personoj, faris paroladon en la angla – la tutmondigita lingvo parolata
tiun tagon de franca kamparano : Post klarigo de nia vidpunkto, li
memorigis al la aŭskultantoj la agon, kiu fondis Usonon, la agon de Bostonanoj,
kiuj proteste al la britaj importdoganaĵoj 1773 ŝutis ŝipŝarĝon da teo de la
Orient-hinda Komerckompanio en la maron…
La raportado de la amaskomunikiloj pri nia
vojaĝo ankaŭ helpis komprenigi niajn poziciojn al la usonanoj. Tiel ni povis
montri, ke niaj ideoj ne estas tipe francaj aŭ eŭropaj, sed ke ili koncernas
ĉiujn civitanojn de la mondo. Al la atento de la amaskomunikiloj ni same dankas
la fakton, ke tiom da homoj venis marde, la 30-an novembron, al la granda
manifestacio en Seatlo.
Kiel pasis via restado en la urbo de la
monda komerckonferenco?
J.B.
Ni iris al Seatlo por bloki la
traktad-procezon de tiu pinto de la MOK. En la urbo svarmis homoj kaj organizoj
el la tuta mondo kaj kompreneble el Usono. Okaze de multaj agadoj lanĉitaj ĉiam
denove de iu aŭ alia grupo, kiu invitis la aliajn partopreni – homĉenoj,
sidblokadoj, manifestacioj, arboplantadoj, mitingoj, debatoj – ni povis
reciproke kontaktiĝi kaj informiĝi. Tiuj agadoj en Seatlo estis la naskiĝhoro
de la tutmonda protesto.
F.D.
La francaj membroj de la Komitato por la
kontrolo de la MOK fare de la civitanoj (CCC-OMC) renkontiĝis ĉiutage en la
ciberkafejo Speakeasy por bilanci la renkontiĝojn kaj la agadojn. Krom
la ministrino pri agrokulturo Dominique Voynet – kiu vizitis nin kiel
unusola ministro, ĉar ni estis „pli bone informitaj ol ŝi“, kaj la senatoro Jack
Ralite kaj la parlamentanoj Jean-Claude Lefort, Guy Hascout kaj Harlem
Désir, neniu ano de la franca delegitaro sentis la bezonon veni por
opiniinterŝanĝo kun la preprezentantoj de la CCC-OMC. Sed la geamikoj de ATTAC,
Droits devant kaj AC! ĉeestis, Susan George, Jean-Claude
Amara, Pierre Tartakowski, Vincent Espagne, Agnès Bertrand kaj Danielle
Mitterrand .
Sed la temo de la MOK-traktadoj estis ne
nur la agrikultura komerco, kiu koncernis nin ĉiujn, sed ankaŭ la komerco pri
servoj, la kulturo, la rajtoj pri intelekta propraĵo kaj la investoj. Pro tio
konverĝis en Seatlo ĉiuj fakoj de la civila socio kontraŭ tiu pseŭda
mondregistaro, kiu arogas sin, pere de komercigo kaj sen ajna travideblo aŭ
demokrata kontrolo reguli ĉiajn vivaspektojn.
Via Campesina profitis la okazon por fari grandan
laborsesion pri la tutmondigo ; sepdek delegitoj, venintaj de tridek
landoj, kunvenis dum pluraj tagoj por trovi komunan sintenon.
En la vicoj de la protestmovado ekzistas ja
diversaj opinioj pri la MOK. Iuj estas kontraŭ ĉia ajn monda komercorganizo,
aliaj, kiel vi, postulas ĝian transformon. En kiuj punktoj la opinioj disas,
kaj kiuj politikaj kaj regionaj apartaĵoj kaŝiĝas malantaŭ la diversaj
pozicioj ?
F.D.
En Via Campesina esprimiĝis du
klaraj pozicioj, kompreneblaj kaj komprenitaj de ĉiuj partoprenantoj : la
MOK-kontraŭuloj diras, ke „MOK ne koncernas nin“, ke oni devas forigi la agrokulturon
kaj la nutradon de la traktado; iuj juĝas la Eŭropan Union same severe kiel
Usonon, kaj la plej radikalaj inter ili postulas „disbati la MOK-on“; kaj aliaj
opinias kiel ni, ke intertempe jes ja necesas monda reguliga instanco por la
mondkomerco, sed ke ĝiaj reguloj kaj funkciado estas radikale ŝanĝendaj,
alikaze la MOK devas efektive malaperi, ĉar kion ĝi trudas al la kamparanoj kaj
la vilaĝa loĝantaro, estas neeltenebla.
Celo de nia laborsesio ne estis, ke iu
„tendaro“ provu konvinki la alian. Cetere la pozicioj rilate al MOK ne estas
tiom disaj kiom ŝajnas, ili jam samopinias pri la konstato de la misoj faritaj
de tiu organizo kaj pri la analizo de iliaj kaŭzoj. Oni ne povas paroli pri
„tendaroj“ ĉe Via Campesina : tiu movado arigas agrokulturistojn de la
tuta mondo, kiuj defendas, kio en la aktuala situacio ŝajnas al ili plej
necesa. Kio ĝustas en Santiago aŭ Bamako, ne nepre ĝustas precize same en Romo
aŭ Parizo. La interŝanĝo de vidpunktoj kaj spertoj faras de tiu ĉi reto
fantaste belan okazon por larĝigi sian horizonton kaj pripensi sian propran
pozicion. La delegitaroj de Via Campesina ne intertraktas por konkeri
merkatojn, sed antaŭ ĉio por la evoluigo en reciproka respekto. Tiu „internacio
de kamparanoj“ estas la vivanta ĉarto de novaj principoj en la rilatoj inter
Nordo kaj Sudo.
Sed baze ni ĉiuj konsentas pri nia koncepto
por pritrakti agrokulturajn kaj nutraĵajn demandojn: nome ni agas por la rajto
pri nutraĵa suvereneco, por kamparana agrokulturo sur la principoj de longdaŭra
evoluo, por agrokultura reformo certiganta la necesan aliron al la tero - kaj
por rifuzo al varigo de vivo, t.e. klara kaj totala rifuzo de la genteĥnike
ŝanĝitaj nutraĵoj, de la patentigeblo de vivo ĝenerale kaj de la malpermeso al
kampkulturistoj resemi parton de sia rikolto.
J.B.
La opinidiferencojn ĵus menciitajn mi
renkontis ankaŭ en miaj diskutoj kun usonanoj. Kelkaj laboristoj demandis nin,
kial ni agas por novaj MOK-reguloj kaj postulas samtempe la rajton de la
popoloj pri nutrada suvereneco. Ĝuste pri tio temas, ni povas interparoli,
interŝanĝi niajn opiniojn kaj reciproke respekti nin!
Mi pasigis ankaŭ multan tempon klarigante
nian proponon krei internacian komerc-tribunalon sendependan de la MOK por
submeti al ĝi komercajn konfliktojn kaj kverelojn. La MOK estas principe
politika institucio, ĉar ĝi estis kreita de la registaroj kaj ĉar anas en ĝi la
ŝtatoj; ĝi estas do apriore legitima monda organizo. Sed ĝi rapide fariĝis
aŭtonoma kaj funkcias por la interesoj de la komerco, dum la membroŝtatoj
reduktiĝis al rolo de jesantoj.
La sakstrato de la „suverenismo“
Iuj vidas en via lukto nur spegulon de la
timoj de multaj homoj, kiuj sentas sin malsekurigitaj de la tutmondiĝo kaj ne
vidas alian eliron ol retiriĝi sur la nacia ideo. Kio distingas vin disde la
„suverenistoj“?
J.B.
Ni ne havas la saman ideon pri suvereneco.
La suverenistoj celas la nacian ŝtaton, tiu suvereneco estas egoisma,
„fornosida“ kaj krome malrealisma, ĉar post la falo de la berlina murego, la
akceliĝo de la monda komerco estas realo, kiun oni ne povas nei, sed kiun oni
devas reguligi. Estas absurde pensigi la homojn, ke ili sentiĝus pli bone se
ili evitus pensi monde. Nia koncepto de suvereneco estas male ne trudi al la
popoloj agrokulturan aŭ socian modelon, sed lasi al ili la eblecon iri sian
propran vojon, kaj vivi tiun suverenecon malfermite al la mondo kaj solidare
kun aliaj popoloj. La plej grava suvereneco ĉe tio estas la tiu de la nutrado,
la kapablo nutri sin mem kaj povi decidi, kiel kaj per kio oni sin nutru.
Due, ni devas inventi instancojn de
kontraŭpovo kontraŭ la tutmondigo, instancojn samnivelajn, do tutmondajn, kaj
ne kroĉiĝi al nia nacia ŝtato fermitkape napoleonisma. La „suverenistoj“ timas
pro la mondvastaj miksiĝoj; el nia vidpunkto honesta komerco kaj kultura
interŝanĝo kun solidareco estas kialoj por optimismi. Nia identeco estas la
libera kaj digna homo vivanta en demokratio. Tiu identeco estu konkrete
spertebla de ĉiu, tie, kie li vivas; sed tio antaŭkondiĉas, ke la lokaj
vivkondiĉoj estu agrablaj. Kaj ĝuste pri tio granda parto de la „suverenistoj“
ne volas aŭdi. La kaŭzojn de mankanta socia justeco, nesufiĉa sansistemo,
senlaboreco kaj mankhava demokratio ili preferas serĉi ekstere de la limoj de
sia nacia ŝtato. Furoras la serĉado de la konata propeka kapro, kaj la
„suverenistoj“ faras nenion kontraŭ la invado de tiuj ideoj, se ili ne eĉ
aktive partoprenas en tio.
Ni kamparanoj faris kaj praktikis Eŭropon
ekde 1957 kiel neniu alia socia grupo. La tuta agrokultura politiko estas de
jarcentoj eŭropa afero. Jam pro tio ne havas sencon defendi „francan
agrokulturon“ kontraŭ la MOK. Ne por la francoj aŭ por la francaj
kamparanoj (cetere: kiuj?) ni luktas,
sed por modelo de evoluado. Aliflanke, Francio pro la pezo de la franca
agrokulturo povas grave influi la agrokulturan politikon de la Eŭropa Unio. Ke
ĝi ne faras tion, estas pro tio ke niaj elektitoj ne ludas sian rolon, ĉar ili
lasas sin kapti de la eŭropa evolu-modelo, kiu estas intensa aŭ produktivisma,
la ekvivalento de la usona modelo. La franca ĉefministro faras spagaton volante
samtempe defendi la multfunkciecon kaj la orientigon al eksporto. La
soverenistoj volas fermi la limojn, por ke la francaj konzernoj estu mastroj
hejme kaj, kun nia mono, ĉefoj aliloke.
Oni ankaŭ ne insistu pri la fakto, ke
Francio en agrokulturo estas la unua eksporta potenco de Eŭropo. Efektive, pli
ol 90 % de niaj eksportaĵoj iras al aliaj eŭropaj landoj, do restas en la kadro
de la eŭropa merkato. Oni ne kredigu al la homoj, ke oni estas forta en la
merkato, dum la merkato estas subvenciata.
La konkuranta kamparana ligo FNSEA tamen
favoregas la kreskadon de la eksportoj. Kiel vi analizas la okulfrapan
reteniĝemon de la FNSEA en Seatlo?
F.D. La FNSEA ja ĉeestis en Seatlo, sed nur
kiel premgrupo en la koridoroj de la konferencejo. Ĝi rifuzis partopreni
manifestaciojn en la strato. Ĝi sekvis la francan registaron kaj la Eŭropan
Union, fidele samtempe al sia strikta praktiko de kundecido kaj al sia celo
daŭrigi la produktivisman eŭropan modelon. Ĝi kondutis kiel kutime.
J.B. Verdire, la politiko de la FNSEA kaj
de la ceteraj agrokulturaj agantoj estas tiu de „ĉiu por si mem“. Ili volas
samtempe protektadon de la interna merkato kaj publikajn financajn subtenojn
por sia eksport-ofensivo, do la buteron kaj la monon por la butero – jen
„suverenisma“ pozicio.
La mondo ne estas varo!
Ni revenu al Seatlo. La granda manifestacio
kun dekmiloj da partoprenantoj paralizis la urbocentron kaj malhelpis la
delegaciojn de la MOK forlasi siajn hotelojn, tiel unue prokrastigante la
komencon de la kunveno. Poste la delegitoj samopiniis, ke ili ne samopinias.
Malfacile imageblas, ke la premo de la strato ĉe tio ne ludis rolon. Kiel vi
spertis tiun 30-an de novembro?
F.D. Kiam mi repensas pri tiu tago, mi
havas antaŭ miaj okuloj simbolplenan bildon ĉe la kapo de la manifestacio, nome
kvin kamparanojn de Via Campesina , inter ili la ĝeneralan sekretarion Rafael
Alegra kaj José kun la verda ĉapo de la kamparana movado,
brak-en-brake kun la funkciuloj de la plej granda usona laborist-sindikato
AFL-CIO. Tio estis la unua manifestacio kun sindikatistoj kaj mediprotektantoj
el la tuta mondo, kaj kamparanoj kunmarŝis ĉe la pinto – jen forta signo. Por
la landoj de la Sudo, kie la loĝantaro daŭre vivas plejgrandparte en la kamparo
aŭ aktivas en la agrokulturo, oni ne povas tro alte taksi la partoprenon de la
agrokulturistoj. Dum tiu okazo mi kortuŝite memoris la deklaron de Bernard
Lambert 1973en Larzako: „Neniam plu la kamparanoj estos ĉe la flanko de la
Versajlanoj“.
J.B. La bona novaĵo de tiu manifestacio
estas, ke ĉi tie naskiĝas juna, radikala movado kun deko da grupoj en tuta
Usono, kiuj organiziĝis en la Direct Action Network (radikala neperforta
movado). Estis imprese vidi, kiel tiu junularo katenis sin ĉe la stratkruciĝo
antaŭ la hotelo Sheraton : decidite, neperforte, trankvile, simpatie… kaj
kun mirinda efikeco paralizis la urbon. Kaj krome la pliaĝuloj, viroj kaj
virinoj, marŝantaj malantaŭ la sindikatoj, kiuj helpis la junulojn bloki la
eliron de la hoteloj. Folklora grupo dancis kaj dancigis… Dume la delegitoj de
la MOK sidis blokitaj en siaj hoteloj… Mi havis la impreson, ke malantaŭ la
vitraĵoj ili kroĉiĝis tie al sia virtuala socio, dum ekstere la reala mondo
rifuzas ilin. Ĉi-foje ne eblis ŝajnigi ne koni la realon: la amaskomunikiloj de
la tuta mondo ĉeestis. Nur kiam la nacia gvardio uzis larmigan gason,
plastokuglojn kaj piprogason, la neperfortaj manifestaciantoj cedis.Kun emocio
mi memoras la ragging grannies, tiujn avinojn, kiuj ŝanĝis la tradiciajn
kanzonojn al protestaj pamfletoj, aŭ grupon da usonaj metallaboristoj skandi en
la franca „Tous ensemble, tous ensemble, tous ensemble“ [ĉiuj kune], aŭ
la grupon da lesboj, kiuj dum tiu tre freŝa novembrotago malgraŭ kelkaj
pluvoverŝoj kuraĝis manifestacii nudotorse. Mi havas la impreson, ke en Usono
naskiĝas nova protestmovado, ke post la malsukcesoj kaj la longa silento de la
antaŭa generacio ree evoluas politika laboro.
Kiel vi klarigas tiun grandan mobilizadon –
ja kondiĉo de la sukceso de Seatlo?
J.B. La mobilizado kontraŭ la Multflanka Akordo
pri Investo (MAI) en la jaro 1998 funkciis kaj servis kiel provgalopo: direkti
la lumĵetilojn sur tiujn sekretajn traktadojn faligis la projekton, kaj ĉe tio
la grupoj retiĝis inter si. La agado ĉe Makdonaldo en Millau [france
prononcu: Mijo’, okcitane Mijaŭ’ - vl] akcelis la aferon: multaj homoj
ekkonsciis, ke la tutmondigo povas rekte tuŝi ilian ĉiutagan vivon. La MOK, kiu
antaŭe aperis al multaj kiel io malproksima kaj abstrakta, fariĝis konkreta.
Nuntempe, en niaj postindustriaj socioj, la konscio pri fremdiĝo naskiĝas
malpli de neeltenebla ekspluatado ol de pensado. Kompreneble estas alie sub
diktaturo aŭ en novkoloniismaj ekonomioj, kie la suferado nutras ĉiutagan
konscion pri la kontraŭulo. En Millau ni sukcesis konkretigi ion
abstraktan: ankaŭ tio klarigas la sukceson de la 30-a de novembro. Ni malkovris
tie la eĥon de la kontraŭ-Makdonalda agado en Usono kaj en la landoj de la
Sudo: tiu simbolo efikis unuige.
F.D. En Seatlo kuniĝis la civilsociaj
movadoj de la Nordo (sindikatoj, ekologiistoj, konsumantoj, homrajtistoj,
defendantoj de seksa libereco ktp.) kun la Sudaj landoj. Transe de la malsamecoj
kaj kontraŭecoj, inter laboristaj kaj agrokulturistaj sindikatoj, inter
sindikatoj, ekologiistaj movadoj kaj movadoj de konsumantoj kreiĝis io komuna,
kio ne vidiĝis en Usono de tre longa tempo. Kelkaj usonanoj diris al mi, ke ili
ne vidis tiom potencan movadon ekde la manifestacio de Ĉikago en 1968 kontraŭ
la milito en Vjetnamio, kiu blokis la kongreson de la demokrata partio.
Kompreneble helpis nin ankaŭ la diferencoj ene de la MOK : malsamaj
opinioj inter riĉaj landoj, kiuj konkurencas pri partoj de la merkato: la
hezitema sinteno de Bill Clinton, kiu ne sciis, ĉu fiasko aŭ sukceso de
la konferenco altigus la ŝancojn de la demokrata kandidato ĉe la elektoj de la
prezidanto en 2000; kaj fine la skandaleca traktado de la Sudaj MOK-delegitoj,
kiu kondukis al tio, ke sepdek kvin landoj de la Sudo simple rifuzis la novan
tagordon, kiun la industrigigantoj Usono, Kanado, Eŭropo kaj Japanio volis
trudi al ili.
La manifestaciantoj, inter ili vi, do
gajnis. Sed gajnis kion? La MOK daŭre ekzistas kaj iuj murmuras, ke Usono
sukcesis daŭre komerci sen reguloj.
J.B. Kompreneble la liberalismo post Seatlo
ne dissolviĝis, kaj ankaŭ la MOK ne malaperis. Ni ne havis la iluzion, ke
manifestacio sufiĉas por haltigi la unuan kaj malaperigi la duan. Ni volis
haltigi la intertraktadon pri starigo de „horaro“ de larĝigo de la
mondmerkato.Seatlo estas do frapanta simbola venko.
F.D. Nun neniu internacia traktado povas
plu eviti la demandon de travideblo, de egalrajta komerco kaj de demokratio. Eĉ
Mike Moore, la estro de la MOK, kaj Pascal Lamy, kiu tie reprezentas
la Eŭropan Union, devis koncedi tion. Mi kredas, ke ni klare aŭdigis, ke la
agrokulturo ne estas reduktebla al komerca agado, ke la popoloj havas la rajton
nutri sin kaj do apliki taŭgajn rimedojn por protekti sian agrokulturon kaj por
certigi sian nutraĵan suverenecon.
J.B. Sano, edukado, kulturo, nutrado, jen
la ĉiutagaj zorgoj de la popoloj kaj parto de ilia identeco. Tiuj sferoj estas
nuntempe en la minaco reduktiĝi al statuso de simpla varo: ekzemple certaj
medikamentoj kapablaj elradikigi diversajn endemiajn malsanojn de Afriko ne
estas produktataj, ĉar tiu merkato ne estas pagipova. Kontraŭ tiu minaco
leviĝas nun ĉiuflanka protesto. Ĝi postulas reveni al la supereco de la
politiko super la ekonomio.
Ĉu la multaj interkonsentoj de Seatlo
markas novan internaciismon?
J.B. Ili inventas ĝin! Nenio estis antaŭe
teoriumita, bonŝance! La tempo pasis, en kiu certaj provis surmeti teoriajn
konstruojn al la protestoj de la loĝantaro. Seatlo inversigas la aferon: la
homoj kuniĝis sen antaŭe havi en sia kapo pretan teorion por la agado. Ili
komparis siajn vidpunktojn kaj vidis, ke ili estis proksimaj, egale de kiu
kontinento ili venis. La komuneco evoluis el la konkretaj spertoj de la
ĉeestantaj movadoj kaj ne el iaj abstraktaj teorioj. Oni restis konkretaj. Jam
tro longtempe, eble cent jarojn, oni pelas la homojn de unu analizo al la sekva
ĉion ŝangxonta teorio. Rezultiĝis malsukceso kaj rezignacio. Sed nun ili ne plu
iluziiĝas pri la teorioj de la ŝanĝo.
En Seatlo oni agis konante kaj konsciante
la situacion kaj sukcesis. Konturiĝas mondvasta informreto de pensantaj,
deciditaj, seniluziaj homoj. Neniu flirtigas la ruĝan flagon de la ĉina revolucio,
nek la portreton de Che, nek la revolucian venkon de iu lando montranta
la vojon al la aliaj; tio finiĝis, kaj tio esperigas! Oni povas antaŭenigi la
aferon paŝo post paŝo, en kampoj, kiuj estas gravaj por la homoj (sano,
nutrado, akvorezervoj, protekto de la vivo ktp.). Via campesina estas
bona ekzemplo: kiu kuraĝintus antaŭ tridek jaroj engaĝiĝi por starigo de
internacia kamparana movado? Oni tuj kulpigintus lin pro ideologia devojiĝo aŭ
pro utopiismo. Kiu pensintus, ke diktatoroj (ekz-e Pinochet aŭ Hissène
Habré) sub la premo de la civila socio kaj de la homrajtaj organizoj iam
estos responsigitaj pri siaj agoj?
La nutrada suvereneco, la certigata ekzisto
de agrokulturistoj, la rifuzo de genteĥnike ŝanĝitaj nutraĵoj, la protekto de
biologia diverseco, la mediprotektado, la batalo kontraŭ la multnaciaj
konzernoj (la agronutraĵaj kaj agroĥemiaj konzernoj apartenas al la plej
grandaj de la mondo) – ĉiuj tiuj postuloj faras la agrokulturon centra demando.
La plej multaj homoj daŭre aktivas en la agrokulturo, kaj nun tiu ekonomia
branĉo evoluas al centra akso de la protesto kaj al esenca referenco de la
rezistado.
F.D. Seatlo estas simbolhava venko, kiu
malfermas pordojn. La manifestantoj montris, ke liberaj komerco kaj kapitalo ne
estas natura leĝo de la ekonomio, alie neniu estus veninta por protesti kontraŭ
ili. En Seatlo la monda publika opinio diris „ne“ kaj per tio klare esprimis
sian volon venkigi la politikon super la reĝon ekonomio.
al Sennacieca Asocio Tutmonda
(S.A.T.)
al Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Notoj
1 France: globalisation –
vl.
2 France: mondialisation. Cetere ekzistas en
Francio movado kontraŭ tiu ĉi termino, precipe de la mondcivitanoj, kiuj
emfazas, ke mondialisation , do tutmondiĝo, estas pozitiva nocio, dum ĉe
la kritikata fenomeno temas pri globalisation, kiu entenas la nocion global,
signifianta tutmonda kaj totala. La ĝusta ekvivalento en Esperanto estus
do totaliĝo respektive totaligo -vl.
3 en la franca - vl.
4 En la originalo tiel
(angle): tutmondaj gvidantoj - vl.
5 MOK: Monda Organizo por
Komerco (fr. OMC) - vl.
6 MAI: Multflanka Akordo pri
Investo (france AMI: Accord multilateral sur linvestissement) -vl; la MAI, 1997
proponita de la OCDE kaj de Usono, celis liberaligi la translimajn investojn.
Ĝian realigon fiaskigis granda mobilizado de eŭropaj civitanaj movadoj.
7
Kreita en 1986 en Cairns
(Aŭstralio), tiu grupo arigas dek kvar landojn eksportantaj agrokulturajn produktojn
kaj teksaĵojn (i.a. Kanadon, Argentinon, Aŭstralion kaj Novzelandon), kiuj
favoras la liberaligon de la monda komerco.
8
Kreita en 1947, la Ĝenerala kontrakto pri
doganaj tarifoj kaj komerco (GATT) estis anstataŭita la 1-an de januaro 1995 de
la Monda organizo de komerco (MOK), sekve de la kontrakto de Marakeŝo.
9 En la originalo
ekvivalenta neologismo (autosuffisance) - vl.
10 BNP: Brutta nacia produkto
(france: PNB, produit national brut) - vl.
11 IPV: Imposto de plusvaloro
(france: TVA; germane: MWS) - vl.
12 KAP: Komuna Agrokultura Politiko (france: PAC,
politique agricole commune) - vl.
13
KUNKE: La Konferenco de
Unuiĝintaj Nacioj por ka Komerco kaj Evoluo -vl.
14
La Codex alimentarius,
kreita 1962 de la FAO (Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj por agrokulturo kaj nutrado)
kaj la MOS (Monda Organizo por Sano), starigas normojn kaj direktivojn ,,kun la
celo protekti la sanon de la konsumantoj kaj certigi la laŭleĝan praktikadon en
la nutraĵprodukta komerco".
15
La EKK arigas dek ok
sindikatajn organizojn el diversaj eŭropaj landoj.