Catherine Millet [Katrin Mije] [1]:
La seksa vivo de Katrino M. [2]
[...
(bedaŭrinde) nur la unua ĉapitro]
1. La nombro
Kiel infano multe interesis min ĉio pri nombroj. La memoro pri
solecaj pensoj aŭ agoj en la unuaj vivojaroj estas klara: ili estas la unuaj
okazoj donitaj al la konscienco aperi al si mem, dum la okazoj partoprenitaj
kun aliaj restas en la necerteco de la sentoj (admiro, timo, amo aŭ abomeno),
kiujn la aliaj inspiras al ni kaj kiujn ni kiel infanoj eĉ malpli ol kiel
plenkreskuloj kapablas dispartigi aw eĉ kompreni. Mi memoras do aparte la
pensojn, kiuj trenis min ĉiu-vespere antaŭ endormiĝo en skrupulan nombradon.
Mallonge post la naskiĝo de mia frato (mi havis tiam tri jarojn kaj duono) mia
familio ekokupis novan loĝejon. Dum la unuaj jaroj en tiu loĝejo mia lito estis
instalita en la plej granda ĉambro, vidalvide al la pordo. Mi ne povis endormiĝi
ĝis kiam mi, fikse rigardante la lumon venantan de la kuirejo, kie miaj patrino
kaj avino ankoraŭ umis, transe de la koridoro, estis pripensinta, unu post la
alia, tiajn demandojn. Unu el ili koncernis la temon: havi plurajn edzojn. Ne
pri la ebleco de tia situacio, kiu ŝajnis esti permesita, sed pri ĝiaj
kondiĉoj. Ĉu virino povas havi plurajn edzojn samtempe aŭ nur unu post la alia?
Ĉi-kaze, kiom da tempo ŝi devas resti edzino kun iu antaŭ ol rajti ŝanĝi? Kiom
da ili ŝi povas konvene havi: kelkajn, ekz-e kvin aŭ ses, aŭ ĉu multe pli
grandan nombron, eble eĉ senliman? Kiel mi faros mem, kiam mi estos granda?
En la fluo de la jaroj, post la nombrado de edzoj venis tiu de la
infanoj. Mi supozas ke, ĉar mi povis troviĝi sub la impreso de la delogivo de
certa viro (sinsekve: filmaktoroj, kuzo, ktp.) kaj ĉar mi fiksis miajn revojn
sur liaj trajtoj, mi ne tre ŝvebis en malcerteco. Mi imagis pli konkrete mian
vivon de edzino kaj do la ĉeeston de infanoj. Stariĝis precize la samaj
demandoj: ĉu ses estas la nombro konvena aŭ ĉu oni povas havi pli? Kiom da aĝa
diferenco povas esti inter ĉiu? Aldoniĝis la dispartigo inter knaboj kaj
knabinoj.
Mi ne povas rememori tiujn pensojn sen rilatigi ilin al aliaj
obsedoj, kiuj okupis min samtempe. Mi havis kun Dio rilaton, kiu devigis min
ĉiuvespere zorgi pri lia nutrado, kaj do la nombrado de pladoj kaj de glasoj da
akvo, kiujn mi enpense donis al li zorge pri la ĝusta kvanto, la ritmo de la transdono
ktp. alternis kun tiuj problemoj pri la plenigo de mia estonta vivo per edzoj
kaj infanoj. Mi estis tre religiema, kaj eble mia konfuzo pri la identeco de
Dio kaj ties filo favoris mian emon nombradi. Dio estis la tondra voĉo, kiu
vokis la homojn al ordo sen montri sian vizaĝon. Sed oni instruis al mi, ke li
estas samtempe la bebo el rozkolora gipso, kiun mi ĉiujare metis en la lulilon,
la malfeliĉulo sur la kruco, antaŭ kiu oni preĝas tamen, ili ambaŭ estis ankaŭ
lia filo -, kaj ankaŭ speco de fantomo nomata Sankta Spirito. Nu, mi ja bone
sciis, ke Jozefo estis la edzo de la Virgulino kaj ke Jesuo, kvankam estante
Dio kaj filo de Dio, nomis lin Patro. La Virgulino estis ja klare la patrino de
Jesuo, sed okaze oni diris, ke ŝi estas lia filino.
Kiam mi havis la aĝon por la religia instruo, mi petis iun tagon
interparoladon al la pastro. La problemo, pri kiu mi volis paroli kun li, estis
jena: mi volis fariĝi monaĥino, edziniĝi al Dio kaj forvojaĝi kiel misiistino
al Afriko, kie svarmas triboj en la mizero, sed mi deziris ankaŭ havi edzojn
kaj infanojn. La pastro estis lakonulo, kiu tranĉis la interparoladon juĝante
miajn zorgojn nematuraj.
Ĝis kiam naskiĝis la ideo pri tiu ĉi libro, mi neniam multe pensis
pri mia sekseco. Mi tamen estis ĉiam konscia, ke mi havis frutempe multajn
diversajn rilatojn, kio ne estas kutima afero, precipe por knabinoj, ĉiukaze
por la medio, en kiu mi vivis. Mi ĉesis esti virgulino dekokjara kio ne estas
aparte frua sed mi komencis grupamori en la semajnoj post mia deflorado. Kompreneble
mi ne estis, tiufoje, la instiganto de la situacio, sed mi jes ja akcelis ĝin,
kio restas en miaj okuloj fakto neklarigita. Mi pensis ĉiam, ke la
cirkonstancoj metis sur mian vojon virojn, kiuj ŝatas amori en grupo aŭ rigardi
sian partneron amori kun aliaj viroj, kaj la sola ideo kiun mi havis tiurilate
pri mi mem, estis, ke ĉar mi estis nature malfermita al spertoj, ĉar mi ne
vidis moralan obstaklon, mi volonte adaptiĝis al iliaj moroj. Sed mi neniam
faris el tio ian teorion, kaj mi do neniam estis aktivisto por tio.
Ni estis tri knaboj kaj du knabinoj, kaj ni finis vespermanĝi en
ĝardeno, sur monteto super Liono. Mi estis vizite ĉe junulo, kun kiu mi
konatiĝis mallonge antaŭe, dum vizito en Londono, kaj mi profitis la
aŭtomobilon de koramiko de amikino, Andreo, lionano, por veturi de Parizo tien.
Survoje, ĉar mi petis halti por piseti, Andreo venis kaj rigardis kaj karesis
min dum mi kaŭris. La situacio ne estis malagrabla, sed ĝi tamen iomete
hontigis min, kaj eble ekde tiu ĉi momento mi lernis elembarasiĝi plonĝante
mian vizaĝon inter ties femurojn kaj prenante la voston en mian buŝon.
Alveninte en Liono, mi restis kun Andreo kaj ni instalis nin ĉe amikoj liaj,
knabo nomita Ringo, kiu vivis kun virino pli aĝa, al kiu apartenis la domo. Tiu
ĉi forestis, kaj la knaboj profitis tion por fari etan feston. Plia knabo
venis, akompanate de knabino, longa, kun tre mallongaj kaj densaj haroj, iom
vireca.
Tio okazis en junio aŭ julio, estis varmege, kaj iu elbuŝigis, ke
ni devus ĉiuj senvestiĝi kaj kune plonĝi en la grandan basenon. Mi aŭdis la
voĉon de Andreo laŭtante ke lia kunulino certe ne estos la lasta por tio, sed
iomete dampita, ĉar efektive mi havis la t-ĉemizon jam super la kapo. Mi
forgesis, ekde kiam kaj pro kio mi ĉesis porti subvestaĵojn (dum mia patrino
portigis min, ekde mia dektria aŭ dekkvara jaro, mamzonon kun rigidiloj kaj
korsetkalsonon pretekstante ke virino devas esti en formo. Ĉiukaze mi estis
preskaŭ tuj nuda. La alia knabino komencis ankaŭ senvestiĝi, sed fine neniu
iris en la akvon. La ĝardeno estis envidebla; sendube pro tio, la bildoj, kiuj
revenas en mian memoron, estas tiuj de la dormĉambro, mi en la mezo de alta
lito el forĝita fero, vidante tra la krado nur la forte lumigitajn murojn,
divenante la alian knabinon kuŝa sur divano en angulo de la ĉambro. Andreo
fikis min la unua sufiĉe longe kaj trankvile laŭ sia maniero. Poste li bruske
interrompiĝis. Mi sentis nedireblan maltrankvilon, dum ĝuste la tempo en kiu mi
vidis lin malproksimiĝi, irante malrapide, kavlumbe, al la alia knabino. Ringo
venis anstataŭi lin sur mi, dum la tria knabo, kiu estis pli reteniĝema kaj
parolis malpli ol la aliaj, kubutapoge, ŝovis sian liberan manon sur la supran
parton de mia korpo. La korpo de Ringo estis tre malsama ol tiu de Andreo kaj
mi ŝatis ĝin pli. Li estis pli granda, pli nerva, kaj Ringo apartenas al tiuj,
kiuj malligas la laboron de la koksoj disde tiu de la resta korpo, kiuj
martelas sen kovri, kun la torso apoge sur la brakoj. Sed Andreo faris al mi la
impreson de pli matura viro (kaj efektive pli aĝa; li jam militis en Alĝerio),
lia karno estis iomete pli mola kaj lia hararo jam iom malpli densa, kaj mi
sentis agrablon endormiĝi premite kontraŭ li, kun la pugvangoj ĉe lia ventro,
dirante al li, ke mi havas ĝuste la taŭgajn proporciojn por tio. Ringo retiris
sin kaj vice venis tiu, kiu rigardis karesante min, dum mi jam de certa tempo
retenis teruran emon urini. Mi devis iri. La timida knabo paŭtis. Kiam mi
revenis, li estis kun la alia knabino. Mi ne plu scias, kiu ĉu Andreo aŭ Ringo
prudente diris al mi, ke li mem iris nur fini kun ŝi.
Mi restis proksimume tri semajnojn en Liono. Miaj amikoj laboris
tage kaj mi pasigis miajn posttagmezojn kun la studento renkontita en Londono.
Kiam liaj gepatroj forestis, mi kuŝiĝis sur lia angulsofo kaj li kuŝigis sin
sur min kaj mi devis atenti por ne frapi mian kapon kontraŭ la bretaro. Mi
ankoraŭ ne havis multan sperton, sed mi konsideris lin kiel eĉ pli novica ol mi
pro lia maniero ŝtelrapide glitigi sian seksilon ankoraŭ iomete mola kaj ŝvita
en mian vaginon kaj baldaŭ sinkigi sian vizaĝon en mian kolon. Li ŝajnis tre
zorgema pri tio kio estis, kio devis esti la reagoj de virino, ĉar li demandis
al mi tre serioze, ĉu la spermo ŝprucanta sur la haŭton de la vagino ne efikas
per specifa plezuro. Mi estis konsternita. Mi ja apenaŭ bone sentis la
penetradon de la virilo, des malpli mi povis distingi etan viskozan flakon en
mi disiĝantan! Ĉu vere, strange, eĉ ne la plej etan kromsensacon? Ne, neniom.
Li estis pli zorgema ol mi.
Tiu eta bando atendis min fine de la posttagmezo sur la kajo, kie
finiĝis la strato. Ili ĝojis, kaj la patro de la studento, iun tagon vidante
ilin, deklaris kun iom da bonkoreco en sia rimarko, ke mi devas esti diable
rimarkinda knabino por disponi pri ĉiuj ĉi knaboj. Verdire mi ne nombris plu.
Mi jam tute forgesis miajn infanecajn demandojn pri la permesita kvanto da
edzoj. Mi ne estis kolektistino, kaj tiuj, kiujn mi vidis ĉe la dancvesperoj,
knabojn aŭ knabinojn, amindumi tio estas karespalpi aŭ karespalpigi kaj interkisi
plenbuŝe ĝis fino de spiro kun kiom eble plej multaj, por sekvamatene en la
liceo fanfaroni pri tio, ŝokis min. Mi limiĝis al la malkovro, ke tiu volupta
sveneto, kiun mi spertis ĉe kontakto de la nedirebla dolĉeco de ĉiaj fremdaj
lipoj, aŭ kiam iu mano metiĝis sur mian pubon, povas renoviĝi senfine, ĉar mi
konstatis ke la mondo plenas da viroj disponeblaj por tio. La resto ne
interesis min. Mi estis preskaŭ jam antaŭe deflorita de flirtulo, kiu ege
efikis sur min, knabo kun iom mola vizaĝo, kun grandegaj lipoj, kun absolute
nigra hararo. Sub la kuspe faldita pulovero, kiu premis ĉirkaŭ mia kolo,
tirante la randon de la kalsono ĝis ĝi tranĉis en la ingvenon, neniu brako,
neniu mano estis ĝis tiam tuŝinta tiom da surfaco de mia korpo. Jen la unua
fojo, kiam mi sentis min en la brakoj de la plezuro. La knabo demandis min, ĉu
mi volas pli. Mi tute ne imagis, kion tio povus signifi, sed mi diris ne, ĉar
mi ne pensis, ke mi povus havi eĉ pli. Cetere mi interrompis la seancon, kaj mi
ne pensis ripeti ĝin, kvankam tiu flirtado daŭris, ĉiam denove dum la ferioj.
Mi ankaŭ ne tiom emis promeni kun iu nek kun iuj. Dufoje mi enamiĝis, ĉiu-foje
al viro, kun kiu la fizikaj rilatoj jam dekomence maleblis, la unua ĵus
ed-ziĝis kaj ĉiukaze ne montris intereson por mi, la dua vivis malproksime. Mi
do ne celis ligi min kun koramiko. La studento estis tro senĉarma, Andreo estis
kvazaŭ fianĉo de mia amikino kaj Ringo vivis edze. Kaj mi havis en Parizo tiun
amikon, kun kiu mi amoris la unuan fojon, Claude, kiu ŝajnis mem enamiĝinta
al burĝa knabino kapabla diri al li tiel poetajn frazojn kiel tuŝu miajn mamojn
kiom ili mildas ĉi-vespere, sen permesi al li iri pluen. Tiu ekzemplo igis al
mi jam dekomence malklare antaŭsenti, ke mi ne apartenas al la klaso de la
delogulinoj kaj ke sekve mia loko en la mondo ne estas tiom inter la aliaj
virinoj, fronte al la viroj, sed flanke de la viroj. Simple, nenio malhelpis
min refari la sperton ensuĉi salivon kies gusto estas ĉiam alia, premi en la mano,
sen vidi ĝin, aĵon ĉiufoje neatenditan. Claude havis belan kacon, rektan, bone
proporciitan, kaj la plej unuaj amoradoj postlasis en mia memoro la senton de
ia rigidiĝo, kvazaŭ mi estus streĉita kaj obturita de ĝi. Kiam Andreo malfermis
sian pantalonfendon en la alteco de mia vizaĝo, mi miris malkovri ion pli
malgrandan, ankaŭ pli modleblan, ĉar, malsame al Claude, li ne estis
cirkumcidita. Kaco tuj elprepucigita trudiĝas al la rigardo, naskas la
ekscitiĝon per ĝia aspekto de glata monolito, dum prepuco ŝovebla alen kaj
reen, kiu malkovras la glandon kiel grandan bobelon formiĝantan ĉe la surfaco
de sapakvo, vekas pli fajnan sensoplezuron, ĝia supleco propagiĝas per ondoj
ĝis la aperturo de la partnera korpo. La kaco de Ringo apartenis pli al la
speco de tiu de Claude, tiu de la timida knabo pli al tiu de Andreo, tiu de la
studento apartenis al kategorio, kiun mi renkontis pli poste, nome de tiuj,
kiuj, sen esti aparte dikaj, sed eble pro sia pli densa haŭto donas en la mano
tujan senton de firmeco. Mi komprenis, ke ĉiu seksilo atendas de mia flanko diversajn
gestojn, eĉ malsamajn kondutojn. Kaj same kiel mi ĉiufoje devis adaptiĝi al
alia haŭto, al alia karneco, alia harozo, alia muskoleco (kompreneblas per si
mem, ekzemple, ke oni ne nur malsame alkroĉas sin al torso super si se ĝi estas
glata kiel ŝtono aŭ pezigita de formiĝintaj mametoj aŭ baranta la vidon per
vilego, sed plie tiuj vizioj ne same resonas en la imaga sfero: tiel,
retropensante ŝajnas al mi, ke mi tendencis esti pli submetiĝema kun sekaj aŭ
iomete eroditaj korpoj, kvazaŭ mi konsiderintus ilin vere viraj, dum mi estis
pli iniciatema kun pli pezaj korpoj, kiujn mi inigis, kiom ajn estu ilia
grandeco), same la eco de ĉiu korpo ŝajnis trudi siajn proprajn pozojn: mi
agrable memoras tre nervozan korpon, kies akrepinta virilo enramiĝis ekskluzive
en mian alte prezentitan pugon, per puŝoj kaj kvazaŭ distance, sen tuŝi alian
korpoparton krom la koksoj tenataj de la manoj; inverse, la dikuloj, kiuj tamen
altiris min, ĝenis min kvankam neniam mi volis liberiĝi kiam ili tro kovris min
kaj, adaptante sian konduton al sia korpulenteco, emis kisadi kaj vizaĝleki.
Mallonge, mi eniris la adoltan seksan vivon kiel, kiam mi estis infano, mi
aventuriĝis en la tunelon de la fantomtrajno, blinde, pro la plezuro esti
skuata kaj prenata laŭ la hazardo. Aŭ eĉ: glutata kiel rano de serpento.
Kelkajn tagojn post mia reveno al Parizo, Andreo sendis al mi
leteron por averti min, kun takto, ke ni ĉiuj kaptis blenoragion. Malfermintis
la kuverton mia patrino. Oni sendis min al la kuracisto kaj malpermesis
elirojn. Sed, de tiam, nefleksebla pudoro malebligis min plu vivi kun miaj
gepatroj, dum ili povus imagi min amoranta. Mi fuĝis, ili rekaptis min; fine mi
forlasis ilin definitive por vivi kun Claude. La blenoragio estis baptinta min;
poste, dum jaroj, mi vivis kun la obsedo de tiu distranĉo, kiu tamen ŝajnis al
mi ne pli ol speco de distinga marko, la fatalo komuna al tiuj, kiuj multe
fikas.
Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano (septembro 2001)
Kontrollegita de Ĵak Le Puil kaj Armela Le Quint (oktobro 2001)
stato de finiteco
estigo: septembro 2001
lasta kontrollegado kun korektoj: 2001-09
kontrollegado de la
finredakto:
kopirajto pri la traduko ĉe
Vilhelmo Lutermano © 2001
Lasta ŝanĝo:
[1] Catherine Millet estas redakciestro de ART
PRESS. Ŝia lasta libro, LArt contemporain [La nuntempa
arto] aperis 1997. Ŝi estis juĝanto de la franca sekcio de la Bienalo de So
Paulo 1989 kaj en la Bienalo de Venecio 1995.
Bone konata en la artmedio, aŭtoro de eseoj pri la
nuntempa arto kaj de monografioj dediĉitaj al nuntempaj artistoj, Catherine
Millet rakontas ĉi tie sian seksan vivon kun spirhaltigaj krudeco kaj
klareco.
La raporto ne sekvas kronologion, la rakontado de okazoj
(nedatitaj) kaj la priskribo de seksaj scenoj dispartiĝas laŭ kvar ĉapitroj: la
nombro, la spaco, la eta spaco kaj detaloj.
La seksa vivo de Catherine M. estas,
tutcerte, unu el la plej aŭdacaj kaj plej konsternaj libroj, kiujn la erota
tradicio iam ajn donis al la franca literaturo.
[teksto de la dorskovrilo de la libro]
[2] [Catherine Millet: La vie sexuelle de Catherine M. /
rcit. Seuil: Paris 2001]