Rifuzante, la 5-an de decembro 2001, prunton de 1,264 miliardoj da dolaroj al la argentina registaro, ĝia plej bona disĉiplo, alfrontita al eksteraj ŝuldoj de 132 miliardoj da dolaroj, la Internacia mon-fonduso (IMF) lanĉis en Argentino krizon kun senpredenca amplekso. Spitante la sieĝadon, rifuzante novajn restriktigajn disponojn, la forlasitaj de la ultraliberalismo puŝis la prezidanton Fernando de la Rua al demisio. Nomumita la 23-an de decembro de la Kongreso, la provizora prezidanto Adolfo Rodríguez Sáa suspendis la pagon de la eksteraj ŝuldoj. Sed lia aglibero estas tre limigita, kaj fronte al la kreditoroj kaj al la loĝantaro, kiu totale rompis kun sia politika klaso.
Carlos Gabetta:
Totala krizo en Argentino[1]
Kio ĵus
pereis, tio estis lerneja modelo. Fine Argentino eksplodis. Multaj observantoj
ne povis kaŝi sian miron pro la miriga pasiveco de socio, kiu posedas longan
tradicion de batalo kaj altan nivelon de politika kaj sindikata organiziteco.
En la pasinteco, la argentinanoj transkapigis la landon por multe malpli ol
ilia nuna neeltenebla situacio: kvoto de senlaboreco de 20 %, kun 14 milionoj
da personoj vivantaj sub la sojlo de malriĉeco – el inter 37 milionoj da
loĝantoj -, perdo de aĉetpovo de preskaŭ 50 % en kvin jaroj.
Tamen, ĝis
tiu ĉi 19-a de decembro 2001 kiu vidis dekmilojn da civitanoj spontanee
surstratiĝi, la socio ŝajnis en stato de stuporo, senpova manifestacii sian
malkontenton. Memorante la angan diktaturon de la militistaro (1976-1983), la
perditan malvinan militon (1982) kaj la traŭmatan inflaciegon de 1989, la
civitanoj eltenis la ĉantaĝon de la politikaj gvidantoj, kiuj minacis ilin je
"reveno al la pasinteco" (la aŭtoritatismo, la ekonomia katastrofo),
tamen daŭrigante punkto post punkto la neoliberalan ekonomian modelon
surreligitan de la generaloj.
Tro facile
oni forgesas, ke fakte sub tiu kontraŭleĝa reĝimo – kiu murdigis pli ol 30 000
personojn – la publika ekstera ŝuldo saltis de 8 al 43 miliardoj da dolaroj,
ĵetante la landon en inferan spiralon. Dum tiu periodo, la "fia
milito" kaj la doktrino de Nacia sekureco trudas la preparan fazon al la
adaptigoplano. La generalo prezidanto Jorge Videla, la ministro pri ekonomio
Martinez de la Hoz, specialisto de la Internacia Mon-Fonduso en la servo de la
reĝimo, Dante Simone, kaj la prezidanto de la Centra banko, certa... Domingo
Cavallo okupas la precipajn rolojn[2].
Estas ĝuste
tiu Domingo Cavallo, kiun la registaro de la peronisto Carlos Menem en 1991
petas venki la hiperinflacion. Benita de la internacia financa komunumo, li
fariĝas la arĥitekto de "ekonomia revolucio", kies reformoj estas
inter la plej radikalaj en la kontinento, li aplikas rigore la leterojn de la
vaŝingtonaj ekspertoj, kiuj indikas la direkton: malmuntado de la publika
sektoro pere de maldungo de centmiloj da oficistoj, privatigoj, liberaligo de
la ekonomio kaj de la ekstera komerco, altigo de la interezkvoto. Cavallo
inventas sistemon de konvertado, fiksan kurzon inter dolaro kaj peso – kio
fariĝas kateno por la eksporto.
La lando
eniras la kvaran jaron de recesio, dekmiloj da entreprenoj jam bankrotis kaj
tiuj, kiuj malfacile travivas, suferas gravan teĥnikan malfruiĝon. Kiam la
prezidanto de la centra-maldekstra koalicio Fernando de la Rua elektiĝas, la
24-an de oktobro 1999, la demokratio estas jam nur la eleganta fasado de la
plej bona disĉiplo de la neoliberalismo, kiu estas mastrumata de administracio
korupta transe de la imageblo[3].
Revokite en la postenon la 20-an de marto 2001, la arĥitekto de la
"miraklo" de la 1990-aj jaroj, Domingo Cavallo, atingas de la
parlamento specialajn povojn kaj, la 30-an de julio, igas ĝin decidi la
"leĝon de nula deficito". Inter aliaj disponoj, la salajroj de la
oficistoj kaj certaj pensioj estas reduktitaj je 13 % en julio. La
buĝetprojekto por 2002 antaŭvidas malpliigon de la elspezoj je 18 % - 9,2
miliardoj da dolaroj – kompare kun tiu de 2001.
Sed ŝajnas,
ke la vivnecesa instinkto de la argentinanoj revigliĝis. La amasa popolleviĝo
metis finon unue al la abomenata financministro, poste al la tuta registaro kaj
fine, la 20-an de decembro 2001, al la prezidanto de la Rúa mem, trudante lian
demision.
La
popolleviĝo komencis, kiam miloj da malesperantoj, kies grandega plimulto estis
laboristoj jam de jaroj senlaboraj kaj sen ajna ekonomia kaj sociala sekureco,
invadis la superbazarojn kaj vendejojn kaj prirabis ilin por havigi al si iom
por manĝi. Post absurda parolado de la prezidanto de la Rúa asertanta ke la
protestadoj estis organizitaj de "malamikoj de la Respubliko", la
malriĉiĝinta meza klaso komencis "kaseroladon"[4]
en ĉiuj kvartaloj de ĉiuj urboj de la lando. Poste, same sponte[5]
kiel la unuaj manifestantoj, ĝi iris sur la straton kaj direktis sin al la Maja
Placo en Bonaero kaj antaŭ la sidejoj de la oficejoj de la aliaj urboj.
Notinda
diferenco kun aliaj popolleviĝoj, la argentinanoj ne nur forĵetas la ekonomian
modelon, sed ankaŭ la tutan politikan kaj sindikatan klason, kun raraj esceptoj
(inter ili la Centralo de argentinaj laboristoj, CTA). Se ili antaŭe obeis
alvokojn al striko kaj manifestaciis en kolumnoj kaj sub la standardoj de siaj
sindikalaj kaj politikaj organizoj, ili ĉi-foje manifestaciis kiel simplaj
civitanoj. Dum la manifestacioj ne estis standardoj – kun la escepto de la
nacia flago – kaj, unuafoje en pli ol duonjarcento, eĉ ne la tradiciaj grandaj
peronistaj tamburoj. La kelkaj politikaj gvidantoj, kiuj provis aliĝi al la
amaso, estis reĵetitaj, kaj centoj da manifestaciantoj provis sturmi la
Kongreson.
Spitante la
sieĝostaton regantan ekde la 19-a de decembro, la sociala ribelo transformis la
ekonomian krizon en politikan krizon povanta konduki al institucia krizo.
Argenino travivas la finon de epoko, iun el tiuj historiaj momentoj kun ne
antaŭvideblaj perspektivoj. Evidentas, ke la socio lanĉis fortan "jam
sufiĉas" al la ĝeneraliĝinta korupto[6],
al gvida kasto kiu, jam de kvaronjarcento, vivas lukse, dividante inter si la
prebendoj kiujn proponas al ili la grandaj bankoj, la multnaciaj entreprenoj
kaj la centroj de la tutmoniĝinta povo. Ĉar, dum la lando estas la "plej
bona disĉiplo de la IMF" kaj 90 % de ĝiaj bankoj kaj 40 % de ĝia industrio
estas en la manoj de internacia kapitalo, la rezulto estas katastrofa.
Ekde la
jaroj 1970, la ekstera ŝuldo kreskis de 7,6 al 132 miliardoj da dolaroj (certaj
taksas ĝin 155 miliardoj da dolaroj), sen paroli pri la 40 miliardoj da dolaroj
enspezitaj de la ŝtato pro la privatigoj kaj forvaporiĝintaj... Intertempe, la
senlaboreco kreskis de 3 % al 20 %; la ekstrema malriĉeco de 200 000 personoj
al 5 milionoj; la simpla malriĉeco de 1 miliono da personoj al 14 milionoj; la
analfabetismo de 2 % al 12 %, kaj la funkcia analfabetismo de 5 % al 32 %...
Sed la kapitalo
plasita en eksterlando de la politikaj kaj sindikataj gvidantoj kaj de la
mastroj atingas 120 miliardojn da dolaroj. La "modela disĉiplo" de la
neoliberalismo konstituas modelan ekzemplon ĉiurilate: en la ŝtelado kaj en la
katastrofaj sociaj efikoj.
La
"rabatako" decidita de Cavallo la 1-an de decembro 2001 superfluigis
la vazon. Premita de la internaciaj financaj pagodatoj – la lando devis repagi
750 milionojn da dolaroj antaŭ la fino 2001 kaj pli ol 2 miliardojn da dolaroj
antaŭ fine de januaro 2002 -, la registaro trudis limon por la bankaj
monretiroj de la privatuloj "por bremsi la fuĝon de kapitaloj": la
argentinanoj ne povas plu retiri sumon pli altan ol 250 dolaroj semajne en
kontanta mono de sia banka konto. La dispono, kompreneble, estis dekretita post
kiam la grandaj naciaj kaj internaciaj spekulistoj eksterlandigis pli ol 15
miliardojn da dolaroj[7]...
Alie dirite,
la lastinstanca subteno de la sistemo kuŝas sur la ŝultroj de la malgrandaj kaj
mezaj ŝparintoj, sur la naciaj entreprenoj, kiuj ekde nun jam ne povas libere
disponi pri siaj havaĵoj kaj samtempe tremas ĉiutage iom pli antaŭ la ebleco de
devaluto kiu transformus la ŝparaĵon de tuta vivo en infanludilon...
Profitante
de la malfacilego de la civitanoj havigi al sia kontantan monon, la bankoj do
trudas nun komision de 40 % en pesoj kaj de 29 % en dolaroj por la uzado de
kreditkartoj kaj estis altigontaj tiujn kvotojn[8]!
Al la milionoj da civitanoj jam konfrontitaj kun la malriĉeco, tiu dispono
aldonintus plurajn milionojn da personoj de la "senkapitaligita" meza
klaso.
Tragika
rezulto de tiu popola ribelado: tridek unu mortintoj, viktimoj de la polica
subpremo, miloj da vendejoj elrabitaj, kelkaj kvartaloj de la grandaj urboj
dezertigitaj kaj respubliko senkapigita[9].
Post kvar tagoj da pasia debatado, la bando de "politikaj gangsteroj"
per kiu, kun kelkaj esceptoj, plenas la Kongreso (deputitoj kaj senatoroj
kune), decidis, ke la guberniestro de la provinco San Luis, Adolfo Rodríguez Sáa,
prizorgu la provizorecon ĝis la enoficigo de la nova prezidanto elektota dum
balotado antaŭvidita por la venonta 3-a de marto[10].
La politika
klaso, timante pri sia propra transvivo, ĉu ĝi alfrontos la situacion kun
racio, superante, almenaŭ por iom da tempo, politikajn tranĉeojn, personajn
ambiciojn kaj intereskonfliktojn? La tasko ne estos facila: la ekonomio ruiniĝis,
kaj la socio, ribelanta, esprimis urĝajn postulojn.
Neinte dum
jaroj la evidenton de la krizo de la ultraliberala modelo, la politikaj gvidantoj
devos nun mastrumi ties fiaskon en la plej malbonaj kondiĉoj: la rezervoj de devizoj,
el kiuj Cavallo ĉerpis por servi la pagodatojn de la eksteraj ŝuldoj, praktike
jam ne ekzistas[11].
Adolfo Rodríguez
Sáa anoncis tutaĵon da fortikaj disponoj kaj oficialigis la suspendon de la ŝuldopagoj
atendante retraktadon kun la kreditoroj. Prometante la kreadon de nova valuto,
por provi reaktivigi la ekonomion, li samtempe precizigis, ke li ne entreprenos
la devalutadon de la peso – la timo de la civitanoj kaj naciaj entreprenistoj, troviĝantaj
en amaso da dolaraj ŝuldoj -, kvankam en la realo la valuta korelativeco estas
jam nur miraĝo: la bankoj ne vendas plu dolarojn kaj la usona valuto
interŝanĝiĝas je 2 pesoj en la strato.
La krizo de
la politika reprezentado malfruigis la socialan reagon kaj igas timi, ke tiu devojiĝos
al anarĥio. Por eviti la plej malbonan, la novaj aŭtoritatoj devos elekti: aŭ
favorigi, kiel ili ĉiam faris, la interesojn de la multnaciaj entreprenoj, aŭ elmeti
sin al nova popolleviĝo. Certaj analizistoj rimarkigas kun maltrankvilo la
similecon de la nuna situacio kun la granda monda depresio de la jaroj 1930, enklude
de[12]
la evoluo kaj la politikaj sekvoj de la Vejmara Respubliko.
Tiu komparo
povas ŝajni iom ekscesa. Ĝi tamen ĉesas esti tia, se oni ekzaminas la
lastatempan historion de Argentino: la perdita malvina milito, jaroj da frusto[13],
la senkreditiĝo de la elektitoj, la perdo de konfido en la institucioj, la manko
de horizontoj por orientigi sian estonton, monda krizo... En tia kunteksto, kiel
oni povas forŝovi la ideon, ke la vakuo de povo povas konduki al aŭtoritata
eliro aŭ tenti ajnan aventuriston?
[1] en: Le Monde diplomatique, Parizo,
januaro 2002, paĝo 3.
[2] Legu Arnaud Zaccharie, "Aux
origines de la crise argentine" [Ĉe la fontoj de la argentina krizo –vl],
en la dosiero "Crise de la dette argentine" du Comité pour
l'annulation de la dette du tiers-monde (CADTM) ["Krizo de la argentinaj
ŝuldoj" de la Komitato por la nuligo de triamondaj ŝuldoj –vl],
http://users.skynet.be:cadtm
[3] Legu Carlos Gabetta, "Le lent
naufrage de l'Argentine" [La malrapida pereo de Argentino –vl] kaj Jorge
Beinstein, "Entre dette et pillage, une économie à genoux" [Inter
ŝuldo kaj rabo, ekonomio sur la genuoj -vl], Le Monde diplomatique,
respektive oktobro 1999 kaj julio 2001.
[4] Formo de protesto: la malkontentuloj
iras al la fenestroj aŭ sur la straton brue frapante kaserolojn aŭ aliajn
kuirejajn ilojn.
[5] por "spontanee" –vl.
[6] La impostfuĝo, kiu en 1998 estis
taksita je pli ol 40 miliardojn da dolaroj, retenas al la ŝtato la duonon de la
impost-enspezoj, kiujn ĝi normale devus enkasigi. Tiel, nur 17 % de la
altenspezuloj pagas enspez-imposton; kp. Arnaud Zaccharie, verko cit.
[7] Daniel Muchnik, "La economía en
la cuenta regresiva" ["La retronombra ekonomio" –vl], Clarín,
Buenos Aires, la 16-an de januraro 2001.
[8] Gustavo Bazan, "Tarjetas de
crédito: sólo prestan en dólares y a tasas muy altas" ["Kreditkartoj:
oni pruntas nur en dolaroj kaj je altegaj kvotoj"], Clarín, la 18-an de
decembro 2001.
[9] Oni priplendas ankaŭ milojn da
vunditoj kaj proksimume 2 000 arestitojn.
[10] La posteno de vic-prezidanto vakuas
ekde la demisio en oktobro 2000 de Carlos "Chacho" Alvarez. En tiuj
cirkonstancoj, la Kongreso (dominata de la peronistoj) povis elekti inter decido
pri ĝenerala balotado kaj lasi iun el siaj membroj aŭ iun el la provincaj guberniestroj
fini la vakuan mandaton ĝis decembro 2003.
[11] Julio Nidler, "Mucho plan, pero
pocos dólares" ["Multe da plano, sed malmulte da dolaroj"],
Pagina 12, Buenos Aires, la 21-an de decembro 2001. Vidu ankaŭ la dosieron "Argentina,
un país empantanado" ["Argentino, lando en la marĉo"], Le Monde
diplomatique édition Cône sud, décembre 2001.
[12] enklude de: anstataŭ inkluzive de –vl.
[13] frusto: anstataŭ frustracio –vl.