Irako: Vaŝintono preparas jam la rekonstruadon[2]
de Mounia DAOUDI
Ŝajnas ke Usono proponis
financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako kaj najbaraj landoj.
Tiu decido nutras la spekuladojn pri venonta atako kontraŭ la reĝimo de Bagdado
kaj ŝajnas konfirmi ke en Vaŝingtono la favorantoj al faligo de Saddam Hussein
fine gajnis.
Sed kiom ajn loga ĝi estu, la
usona propono financi humanitarajn agojn en Irako alarmigas la neregistarajn
organizojn kiuj timas, se ili engaĝiĝus flanke de Vaŝingtono, ke ili per tio
pravigus novan militon.
Proponante financi je 6,6 milionoj
da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako, Vaŝingtono ŝajnas pli ol iam decidita
renversi la reĝimon de Saddam Hussein.
"Ni
povas certe ne permesi al ni la lukson fari nenion kontraŭ Irako."
Condoleeza Rice, la konsilantino de George Bush pri nacia sekureco, dum vizito en
Londono, pravigis plian fojon ĵaŭdon la neceson ataki la bagdadan reĝimon,
asertante ke Saddam Hussein estas "diabla homo kiu, se lasita fari, kaŭzos
detruojn al sia loĝantaro, siaj najbaroj kaj, se li sukcesos provizi sin per
armiloj de amasa detruo, al ĉiuj inter ni". La usona konsilisto, por kiu
la renverso de la fortulo de la iraka reĝimo estas demando de
"moralo", tamen subsrekis ke la prezidanto Bush ankoraŭ ne decidis
"kiel atingi tion". Sed se kredi la Financial Times, Vaŝingtono
preparas sin jam por mastrumi la humanitarajn sekvojn de atako kontraŭ Irako.
La brita ĵurnalo asertas ke efektive la usona registaro pretas oferti helpon de
6,6 milionoj da dolaroj al neregistaraj organizoj por ke ili financu kvin
misiojn en Irako kaj najbaraj landoj, kiuj povus, milit-okaze, akcepti gravan
alfluon de rifuĝintoj. Vaŝingtono eĉ jam lanĉis alvokon por fari ofertojn, kaj
la interesitaj NRO povus esperi helpon inter 500 000 kaj 3,5 milionoj da
dolaroj. Tiuj humanitaraj projektoj, kiuj devas esti realigitaj rapide,
koncernas precipe la medicinan prizorgadon, provizoran loĝadon kaj la
akvoprovizon, kaj Vaŝingtono engaĝiĝas eligi la personaron de la NRO antaŭ ĉia
milita interveno en Irako.
Kiom
ajn tentaj estu la sumoj proponitaj de Vaŝingtono, certaj NRO timas ke
akceptante tiun helpon ili donus implicite verdan lumon al la usona strategio
kontraŭ Irako.
Estas
efektive la unua fojo ekde la starigo de la embargo kontraŭ la reĝimo de Saddam
Hussein antaŭ dek du jaroj, ke la usona registaro pretas financi humanitarajn
misiojn en Irako. Joel Charny, vicprezidanto de la organizo de internaciaj
rifuĝintoj, citita de Financial Times, trovas do "strange ke, en la nuna
situacio, la usona registaro anoncas helpon al humanitaraj programoj en ajna
regiono de Irako". tiu iniciato estas, laŭ li, "en kontraŭdiro al la
politiko de embargo kaj limigita helpo en la zonoj ragataj de Saddam
Hussein". La usona propono financi la humanitarajn misiojn en Irako estis
prezentita kiel volo de la Bush-registaro helpi la lokajn loĝantarojn ne
forlasante ilin al la sola programo "nafto kontraŭ nutraĵo" de la
Unuiĝintaj Nacioj. Sed tiu iniciato kiu venas en la momento en kiu Vaŝingtono
multobligas la kontaktojn kun la iraka opozicio cele al atako por renversi
Saddam Hussein, trompas neniun. Usono, kiu jam altigis siajn strategiajn
naftorezervojn, decidis samtempe lupreni du komercajn ŝipojn por transporti
milit-ekipaĵojn, lokigitajn en Eŭropo, en la Golfregionon. Tiuj ekipaĵoj, inter
ili blenditaj veturiloj, povus servi por ekipi divizion kiu estu batalpreta dum
atako kontraŭ Irako, kiun fari Vaŝingtono nun ŝajnas esti decidita, kun aŭ sen
subteno de la okcidentaj landoj.
Kopirajto © RFI 2002; pri la traduko: © Vilhelmo Lutermano 2002.
Elfrancigita
de Vilhelmo Lutermano
[1] Vd ankaŭ Alain Gresh:
Celo Bagdado,
http://membres.lycos.fr/vilhelmo/gresh-2002-09.htm
kaj Jean Santerre: Usono serĉas novan doktrinon, http://membres.lycos.fr/vilhelmo/santerre-2002-08.html
[2] RFI Actualités [Radio
Francio Internacia, novaĵoj], 15-an de aŭgusto 2002
Centre for Research on Globalisation (CRG), Centre de recherche sur la
mondialisation (CRM), Centro de esploro pri la tutmondiĝo, (CET),
globalresearch.ca, la 16-an de aŭgusto 2002; la retadreso de la originalo
estas:
http://globalresearch.ca/articles/DAO208A.html