Ĵako Chollet: La fonto forturnita

En silento tera
faris sian vojon
la radikoj
- mi imagas.
En la freŝo forigita
la rojo perdiĝis.
Ankoraŭ l'arboj retenas sian lokon, atende mutaj.
Ĉio viva ŝajnas streĉi orelon diskretan;
la fonto entubigita perdiĝos fore.
Ne plu estas susuro ĉe Fonto Gazela
krom la plendo venta tra la lito dezerta,
krom la najtingalo sin demandanta, miranta en la nokto.
En la labirintoj de siaj koridoroj,
subtera,
la fabriko vegetala endormiĝis.

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano