La "NE" de la generaloj
elfrancigis Eric COFFINET
"Mi pensas, ke la milito devas esti lasta rimedo, ĝi ne estas la solvo", opiinis je la 10a de oktobro la generalo Anthony ZINNI, kiu estris de 1999 ĝis 2001 la centran Komando-Servon militan. Laŭ li, interveno kontraŭ Bagdado devus okupi nur la 6an aŭ la 7an rangon prioritatan por Usono, post interalie la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj, subteno al la reformoj en Irano kaj stabiligado en Afganio.
La eks-generalo de la marinfanterianoj avertis kontraŭ la konsekvencoj de milito, nature neantaŭvideblaj, precipe se Israelo estas implikita en la konflikton. Laŭ li, oni subtaksas en Vaŝingtono la reagon de la araba opinio kontraŭ perfortaj agoj usonaj, kiuj povus "plifortigi la durulojn, la patrojn de la ekstremismo, la ajatolojn" kaj malstabiligi la aliancajn reĝimojn regantajn.
Aliaj usonaj generaloj emeritiĝintaj, kiel Norman Schwartzkopf, kiuj direktis la operacon "Ŝtormo de la Dezerto" kontraŭ Irako en 1991, kaj Wesley Clark, eks-ĉefkomandanto de la fortoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kiu kondukis la militon en Kosovo dum 1999, deklaris sin kontraŭ unuflanka ekinterveno usona en Irakon.
AFP (Agence France-Presse), 2002-10-10.
Ne je nia nomo
La mondaj amasinformiloj nur tre malforte eĥis la internajn rezistojn, kiujn estigas la militaj projektoj de la registaro Bush. Nu, la kontestado ampleksiĝas en Usono. Ni publikigas ĉi-sube fragmentojn de la alvoko de la asocio "Not in our Name" (Ne je nia nomo), kiu organizis je la lasta 6a de oktobro manifestaciojn, kiuj kunigis dekmilojn da homoj. Publikigitaj je propraj kostoj de la organizintoj en ĵurnaloj kiel New-York Times, tiu alvoko kolektis meze de oktobro pli ol 30.000 subskribojn.
"La subskribintoj de tiu teksto alvokas la popolon de Usono, por ke ĝi rezistu al la politikoj realigitaj ekde la 11a de novembro, kiuj grave minacas la popolojn de la tuta mondo.
Ni kredas, ke la popoloj kaj la nacioj rajtas libere decidi sian propran sorton, sen esti trude devigitaj de la potencaj regnoj (…)
Je la nomo de la usona popolo, la registaro Bush, preskaŭ unuanime subtenita de la Kongreso, (…) arogis al si la rajton senbridigi sian militan forton kie ajn kaj kiam ajn (…)
Je nia nomo, la registaro kreis du klasojn de homoj: tiuj, kiuj ĝuas la fundamentajn rajtojn, kaj tiuj, kiuj nenion rajtas (…)
Je nia nomo, le registaro metis slabon de subpremo sur la socion kaj donis al la polico tre vastajn povojn (…)
Je nia nomo, la ekzekutivo estas uzurpanta la rolojn kaj la funkciojn de la aliaj branĉoj de regado…
Ni diras : NE JE NIA NOMO. Ni rifuzas esti komplicoj (…)
Ni, subskribintoj de tiu teksto, alvokas ĉiujn usonanojn, por ke ili kuniĝu fronte al la defio (…)
Ni inspiras nin el la ekzemplo de la israelaj rezervistoj, kiuj proprariske rifuzis militservan okupacion (de la teritorioj) (…)
Ni ankaŭ elvokas la pasintajn ekzemplojn de rezisto kaj de konscienco en Usono, la ekzemplon de tiuj, kiuj luktis kontraŭ la sklaveco aŭ rezistis kontraŭ la milito de Vjetnamio (…)
La mondo aŭdu nian voĉon: ni rezistos kontraŭ la milito kaj la subpremo…"
Inter la subskribintoj troviĝas: James Abourezk, Noam Chomsky, Eve Ensler, Leon Golub, Martin Luther King III, Abdeen Jabara, Fredric Jameson, Chalmers Johnson, Rabbi Michael Lerner, Irving Petlin, Michael Ratner, Edward Said, Susan Sarandon, Saskia Sassen, Carolee Schneeman, Gloria Steinem, Nancy Spero, Oliver Stone, Gore Vidal, Kurt Vonnegut, Immanuel Wallerstein, Howard Zinn.
Arthur MILLER : "Ni ĉiuj devus honti"
"La registaro Bush konstante eraris. Pro ĝi ni havas jam neniun aliancanon en la mondo. La sento kontaŭusona eĉ plifortiĝis preskaŭ ĉie. Ni estas komplete izolitaj kaj ni riskas iam pagi tion tre multekoste. Tiu registaro ankaŭ ruinigis la sistemon de socia asekureco, la akvo-provizejojn, la medion… Ni iras de katastrofo al katastrofo. Kion oni scias unu jaron post la elekto de s-ro Bush, estas nur ke, se oni estas poluanto, oni havas bonŝancon enregistariĝi! Ja ĝi estas registaro, pri kiu ni ĉiuj devus honti"
Arthur MILLER (Nov-Jorko, 1915) estas verkisto de interalie: "Morto de vojaĝa komizo" (1949), kaj de "La Sorĉistinoj de Salemo" (1952)
L'Express, 2002-09-12.
Jessica LANGE kontraŭ George W. BUSH
"Tio, kion Georges W. Bush volas fari al Irako, estas malmorala kaj kontraŭleĝa. Mi abomenas Bush-on, mi malestimas lin kaj ĉiujn liajn familianojn. Ne nur pro lia politiko internacia sed ankaŭ pro lia politiko nacia. Nuntempe vivi en Usono estas honto, humiligo. Bush ŝtelis sian elektitecon kaj ekde tiam ni devas elteni lin. Tio, kion li volas fari al Irako, estas absoluta frenezaĵo kaj mi ne komprenas, ke neniu haltigas lin. Mi ne vidas movadojn de civilaj rajtoj aŭ de studentoj por ĉesigi ĉion ĉi. Mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos kaj ke homoj tuj vekiĝos kaj stariĝos por ĉesigi tiun frenezaĵon."
Jessica Lange (Minesoto, 1949) dufoje premiita per la Oskaro de la plej bona aktorino: en 1982 por Tootsie, kaj en 1995 por Blue Sky.
El País, 2002-09-26.
La "NE" de s-ro Nelson MANDELA
"Usono faris en sia eksterlanda politiko seriozajn erarojn, kies bedaŭrindaj efikoj manifestiĝas tre longe post kiam la decidoj estis faritaj", deklaris s-ro Nelson Mandela, la eksprezidanto de Sud-Afriko. "La subteno al la ŝaho de Irano rekte kondukis al la islama revolucio de 1979. Poste Usono decidis financi kaj armi la mujahidanojn (islamistajn) de Afganio anstataŭ subteni kaj stimuli la moderan alon de la registaro de Kabulo. Kaj ja tio kondukis al la talibanoj. Sed la plej katastrofa ago de Usono estis la fuŝado de la decido pene ellaborita de la Unuiĝintaj Nacioj koncerne la retiriĝon de Soviet-Unio el Afganio. Se vi konsideras ĉion ĉi, vi konkludos, ke la konduto de Usono minacas la tutmondan pacon. Kion diras (Usono)? Ke, se vi timas vetoon de la Sekurec-konsilio, vi povas liberiĝi el ĝi kaj malobservi la suverenecon de aliaj landoj… Scott Ritter, eks-inspektoro de la Unuiĝintaj Nacioj kiu estis en Bagdado, diris ke estis neniu pruvo (de fabrikado) de amasdetruiloj… Sed ni scias, ke Israelo posedas amasdetruilojn. Neniu priparolas tion. Kial estus regulo por iu lando, ĉar ĝi estas nigra, kaj alia regulo por Israelo, kiu estas blanka? Se Usono kaj Britio venas al la Unuiĝintaj Nacioj kaj se la Unuiĝintaj Nacioj deklaras havi konkretajn pruvojn pri ekzisto en Irakio de tiaj amasdetruiloj, kaj se ni opinias, ke ni povas iel agi kontraŭ tio, ni ĉiuj subtenos (tiun agadon)."
Newsweek, 2002-09-09.
Irako, marĝena danĝero
Laŭ s-ro Aharon Levran, eksestro de la milita spiona servo de la israela armeo, "Irako tre ege malfortiĝis ekde dek jaroj post la milito de la Golfo. Tiom longe kiom tiu lando estos submetita al ekonomiaj sankcioj kaj al la kontrolado de la inspektoroj de la UN-oj, ĝi konstituos nur marĝenan danĝeron. Ĝi disponas nur tre malgrandan nombron da misiloj Skud', kaj Saddam Hussein estas tute ne libera je siaj movoj. Ĉiukaze, eĉ se tia li estus, li ne povus havigi al si la materialojn, kiuj ebligus al lia potenco fariĝi operaca.
(…) Koncerne la armilojn kemiajn kaj biologiajn, akiri la necesajn komponantojn por ilia fabrikado tre facile estas, ĉar libere aĉeteblaj ili estas interalie por la medicino kaj la agrikulturo. Sed malpli simple estas transformi ilin en armilojn, kaj mi dubas ĉu Irako disponas la necesan teknologion, kiu ebligas uzi ilin.
Rilate la nukleajn armilojn, oni povas produkti ilin nur per plutonio aŭ per altgrade riĉigita uranio, kiujn oni devas aŭ aĉeti aŭ produkti per si mem. Tion Saddam Hussein provis fari de 1981 ĝis 1991, sed liaj strebadoj sur tiu kampo estis neniigitaj. Ĉiuj liaj iloj tiucele amasigitaj estis detruitaj dum la milito de la Golfo aŭ okaze de la kontroloj de la inspektoroj. Alivorte, por fariĝi nuklea potenco, Irako devus denove aĉeti ilaron eksterlande. (…) Sed la eblecoj estas vere tre malgrandaj. La kvalito kaj la kvanto de la materialoj, kiujn ĝi povis tiel akiri ne ebligas fari nuklean bombon."
La Croix, 2002-10-09.
La nova religio de Philippe SOLLERS
"Vi estas algluitaj al la 11a de septembro, ĝi estas la lumtureca dato, la dolora naskiĝo de mondo vundita sed venkinta. Vi estos emociitaj dek-unu-septembre. Vi preĝos dek-unu-septembre, vi voĉdonos dek-unu-septembre, vi sonĝos dek-unu-septembre, vi respondos al ĉio dirante '11an de septembro'. Dank'al la 11a de septembro vi superis al ĉiuj religiaj festoj de la malnova temposistemo, Kristnasko, Pasko, Jom-Kipuro, la Ramadano. Okazis la sintezo, flirtas por ĉiam la usona flago super tiuj ruinaĵoj.
Ho, mi scias, ke restas ankoraŭ multe da laboro por fari tie for, ĉe Kabulo, ĉe Ramalaho, ĉe Bagdado. La nafto havas siajn motivojn, kies kaŝitajn flankojn nur Dio konas. Sed fine, la Malbono estos venkita, tio memevidentas. Mi cetere trovas, ke oni tro malfruas. Kial tiuj prokrastoj? Tiuj bremsadoj? Tiuj pseŭdo-skrupuloj? Tiuj UN-umoj, kiuj neniun trompas? Oni frapu, ree kaj ree. La 11a de septembro postulas tion. La 11a de septembro estas la netransirebla horizonto de nia epoko. Ne plu la 14a de julio: la 11a de septembro. Ni esperu, ke la francoj, ĉiam iomete malakurataj kun la vera konscienco historia, finfine konvinkiĝos kaj alkonformiĝos al la nova religio."
Philippe Sollers: "La petrolo", Le Journal du dimanche, 2002-09-29.