Jean Santerre[1]:
La doktrino de preventaj atakoj kaj la nova unuflankismo de Usono
Usono serĉar novan politikan
doktrinon sencodonan por sia imperio post la falo de la soveta imperio. Ĝi
hezitas inter la hipotezo de fino de la historio kaj tiu de kolizio de la civilizacioj.
Paralele, ĝia militbuĝeto ne ĉesis kreski kontraste al la eŭropaj militbuĝetoj
kiuj ĉiuj malkreskis. La atencoj de la 11-a de septembro kaj la senfina milito
kontraŭerorisma favorigas la evoluigon de nova doktrino ebliganta samtempe
adaptiĝi al la fino de la malvarma milito kaj relanĉi la militmaŝinon: temas
pri doktrino de preventaj atakoj.
Efektive mankis al tiu registaro
doktrino kiu marku ties eniron en la politikan historion de Usono. Oni memoru
ke ni dankas al certa George Kennan, alta oficisto de la usona ambasado en
Moskvo, la doktrinon de "containment". Tiu ĉi estis politike
aplikata, kiam G. Truman engaĝiĝis por subteni "la liberajn popolojn kiuj
volas rezisti al la subigo fare de armitaj minoritatoj aŭ de eksteraj premoj".
Ĝi estis unue aplikata en Grekio. antaŭ ne tre longe oni diris ankaŭ ke rilate
Iranon la doktrino de la registaro de Clinton prezentis ion miksitan de
"containment" kaj "coexistence". Kia do estas la doktrino
de la nova registaro de Bush?
La parolado de West Point
Ne facilas respondi al tiu demando.
El certaj vidpunktoj, tiu tute nova registaro estas pli malnova ol la antaŭa.
Certaj de ĝiaj membroj servis sub Nixon, sed la esenca parto de tiu skipo
partoprenis ankaŭ en la registaroj de Reagan kaj Bush. Dum la lastaj
balotkampanjo, ĝuste tiu elemento estis prezentita kiel trankviliga argumento.
La nesperteco de Bush devis esti kompensata de tiu de liaj kabinetanoj. Tion ĝi
faris ege pli ol atendite.
Dum lia parolado en West Point,
Georges Bush donis ideon pri la doktrino de sia registaro. Post certigi ke
Usono "batalas, ĉiam batalas por justa paco, paco kiu servas la liberecon
de la homoj", li aldonas: "Ni defendos la pacon kontraŭ la minacoj de
teroristoj kaj de tiranoj. Ni gardos la pacon konstruante bonajn rilatojn kun
la grandaj potencoj. Kaj ni etendos la pacon kuriĝante la liberajn kaj
malfermitajn sociojn en ĉiuj kontinentoj".
Kaj nur nun li komencas prezenti la
elementojn de la nova usona[2]
doktrino. "Laŭlonge de tiu ĉi jarcento", diras li, "la usona
strategio de defendado baziĝis sur la doktrinoj de la malvarma milito, kiuj
estas la fortimigo kaj la limigo. En certaj kazoj, tiuj strategioj daŭre
validas. Sed la novaj minacoj postulas ankaŭ novajn pensmanierojn. La
fortimigo, do la promeso de masiva repliko kontraŭ la nacioj [kiuj atakus nin]
signifas nenion kontraŭ la retoj de teroristoj laborantaj en la ombro sen lando
aŭ civitanoj por defendi. La limigo ne plu validas kiam ŝanceliĝantaj
diktatoroj disponas pri armiloj de amasa detruo kaj povas liveri tiujn armilojn
aŭ raketojn aŭ venigi ilin sekrete al siaj aliancitaj teroristoj".
Jen do la kerno de la doktrino de
la aktuala registaro.
"la sekureco de la teritorio
kaj la kontraŭmisila programo estas parto de nia fortostreĉo por la sekureco,
kaj ili havas esencan prioritaton por Usono. Sed la milito kontraŭ la terorismo
ne gajneblas se ni restas defensivaj. Ni devas batali ĉe la malamiko, semi la
konfuzon en liajn projektojn. En la mondo kiun ni eniras, la sola vojo por la
sekureco estas la vojo de la ago. Kaj tiu ĉi nacio agos... Nia sekureco bezonos
transformadon de la armeoj, kiujn vi direktos,[3]
al armeoj kiuj devas esti pretaj ataki ĉiumomente kaj en ĉiu ajn angulo de la
mondo. Kaj nia sekureco potulas de la usonanoj ke ili estu turnitaj al la
estonto kaj deciditaj, pretaj al ĉia preventa ago kiam necesos al ili defendi
sian liberecon kaj sian vivon."
Por tiuj el ni, kiuj ankoraŭ ne
komprenis, jen io plej klara:
La preventa ago ne estas nova nomo
por legitima defendo. La usona registaro avertas pli ol sesdek landojn, ke ili
konstituas potencialan celon. Kaj se la sendo de militistoj estas nur unu el
pluraj opcioj (financa lukto, agado de informoj, sendo de militaj konsilistoj,
sendo de diplomatoj), ĝi estas tamen opcio klare esprimita.
Kion Bush subskribas per tiu
parolado, tio estas nek pli nek malpli ol la fino de pli ol kvindekjara
evoluado de multflankaj strategioj celantaj ĝuste eviti konfliktojn. Sed se la
legaleco de preventaj atakoj estas akceptita, tio estas la fino de la sistemo
de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas konservi la pacon en la mondo. Ĉiu ŝtato povas
nun ataki iun ajn, kondiĉe ke ĝi povas preteksti ian minacon, eĉ tempe aŭ space
distancan. Kaj ne temas plu pri legitima defendo.
Tio ja eblis jam antaŭe (Israelo
uzis la pretekston de legitima defendo por bombadi la irakan atomcentralon en
1981, Reagan por bombi Libion kaj Clinton por Sudano), sed la uzo de tiu
preteksto estis fakte limigita kaj ĉiukaze ĉirkaŭita de la limoj de
interpreteblecoj de la artikolo 51 permesanta al la ŝtatoj agi en situacio de
memdefendo.
La doktrino de Bush, kiun li
evoluigis komence de junio antaŭ la kadetoj de West Point, atestas male
profundan kaj eksplicitan modifon de la situacio: ekde nun la usonaj trupoj
devas prepari sin, eĉ sen rekta minaco, frapi ĉian ŝtaton kiu minacus la
sekurecon de Usono, sekureco kies juĝanto estos ĉiam nur sole la usona
registaro.
Sed oni ne maltrankviliĝu pri tio.
Interŝanĝe kun tiu malhela perspektivo, la usona registaro ne mankis proponi
revon por dividi: "Ni havas jen grandan okazon por alporti justan pacon,
antataŭigante la malriĉecon, la subpremadon kaj la malamikajn sentojn en la
mondo per la espero de pli bonaj tagoj."
La nova unuflanka aliro
La unuaj viktimoj de tiu intervenisma
kaj unuflanka doktrino estis precipe la internaciaj traktatoj. La listo de la
traktatoj, kiujn la Blanka Domo reĵetis aŭ malfortigis aŭ eĉ nur provis
malfortigi, estas senfina.
Kiel guberniestro de Teksaso, Bush
jam rifuzis apliki la artikolon 36 de la Viena Konvencio kiu devigas la lokajn
aŭtoritatojn rapide informi eksterlandajn arestitojn pri ilia rajto je
konsuleja asisto. Lia administracio argumentis ke Teksaso ne subskribis la
Vienan Konvencion (tiel!) (junio 1997).
De lia enoficiĝo, la Blanka Domo
lezis, kontestis aŭ prokrastis la traktaton pri antimisila defendo, tiun de
Kioto, la traktaton ABM (antibalistikaj misiloj), la traktaton pri la
internacia punkortumo de Hago, la traktaton pri la antipersonaj minoj, la
traktaton pri la protekto de la infanrajtoj, la protokolon pri konstatado kaj
kontrolado de la Internacia Konvencio malpermesanta la biologiajn armilojn, la
preparan konvencion por la kontrolado de tabako (2-an de aŭgusto 2002),
protokolon kontraŭ torturo (24-an de julio), ktp.
La plifortigo de la usonaj militaj
kapacitoj
Tiu kreskanta malrespekto rilate al
la komunumo de la nacioj estas akompanata de senprecedenca plifortigo de la
milit-kapacitoj. Ĉe la voĉdonado de la buĝeto por la jaro 2003, la usona
registaro atingis 396 miliardojn da dolaroj, tio estas plialtigo en absoluta
valoro de 48 miliardoj da dolaroj (14 %) kompare kun la buĝeto 2002.
La militismaj elspezoj krestos do
je 30 %, do 88 miliardoj da dolaroj kompare kun 2001, kaj estos, en reala
valoro, je 15 % pli altaj ol la mezumo de kio estis elspezita dum la malvarma
milito. Tio estas ankaŭ la plej granda kresko de la buĝeto ekde la vjetnama
milito. Usono sole uzos do 40 % de ĉiuj militismaj elspezoj de la mondo.
La milito kontraŭ la terorismo, eĉ
en la usona senco de la vorto, tamen ne povas esti komparata kun la militoj
kiujn faris tiu lando dum la lasta duono de la 20-a jarcento. La korea milito,
la vjetnama milito, la Golfa milito estis unuarangaj militaj konfliktoj, kie
gravaj usonaj fortoj estis konfrontitaj al armeoj dotitaj de konsiderinda
potenco. En 1950, 300 000 homoj estis senditaj kontraŭ 2 milionoj da nordkoreoj
kaj ĉinoj. La usonaj fortoj dislokitaj en Vjetnamio atingis la pinton de 579
000 en 1968. Preskaŭ 500 000 irakanoj estis senditaj kontraŭ Iranon[4]
en 1971.
La usona armeo okupis Afganion kun
malpli ol 5 000 soldatoj kaj malpli da flugoj ol necesis por Kosovo. Kaj
koncerne Al Qaida, lastatempa raporto de la FBI precizigas ke ĝi disponas ne
pli ol 200 sindonuloj en la mondo. La klarigo donata de la Pentagono ekde la
fino de la malvarma milito estas ke Usono devas prepari sin por alfronti du pli
gravajn konfliktojn samtempe, do ĝia prioritato estas konservi sufiĉan
militforton por venke militi en samtempe du "pli grandaj regionaj
konfliktoj". Kun la rimedoj, kiujn ĝi disponas nun, la Pentagono povas iri
eĉ trans tio.
La usonaj milit-kapacitoj estas nun
ekster ĉia mezuro kun tiuj, kiujn ajna imperio havis iam ajn en la historio. Ĉu
tio signifas, ke tiu lando uzos ĝin por realigi sian povon en la resto de la
mondo?
Jen kelkaj ekzemploj de devojiĝoj
kiuj atendas nin.
La prezidanto Bush donis al la CIA
la permeson fari agojn kontraŭ ĉia celo juĝata minaci la usonan sekurecon. La
alvoko forigi Saddam, krom la fakto ke ĝi celis bloki ĉian intertraktadon inter
Irako kaj Usono, memorigas ke tiaj agoj ne koncernas nur la tiel nomatajn
teroristojn, sed eventuale regantajn ŝtatestrojn.
Usono startigis la fabrikadon de
atombombetoj kiujn ili povus uzi por kontraŭbatali terortistojn kaŝitajn en
bunkroj aŭ grotoj. Farante tion, la usona registaro signas sian pretecon rompi
la principojn kiuj reguligis la uzon de atombombo ekde la fino de la dua
mondmilito.
La Pentagono intencas fine sendi
siajn taĉmentojn frapi ajnan ĉelon de Al Quaida ie ajn en la mondo. Plie, ĝi
intencas uzi tiujn taĉmentojn de Marines aŭ US kiuj agus en fremda teritorio
por frapi ĉian grupeton atencitan al usonano. La tribaj zonoj de la paŝtunoj,
Palestino, Kolombio, Filipinoj estas momente la determinitaj celoj.
Ŝajnas ke ne estas limo al la klara
rifuzo de la registaro Bush engaĝiĝi en ajna multflanka aliro al ajna problemo.
Sed se la legado de la internacia agendo de la usona registaro vekas ĉiukaze
zorgojn, tiu de la nacia agendo ne zorgigas malpli.
Elfrancigis Vilhelmo Lutermano
Vd pri tiu temo ankaŭ la artikolon
pri la celata milito kontraŭ Irako, de Alain Gresh: Celo Bagdado,
http://membres.lycos.fr/vilhelmo/gresh-2002-09.htm
elfrancigita el Le Monde
diplomatique.
Notoj
[1] Jean Santerre estas tradukisto kaj ĵurnalisto "free
lance". Li interesiĝas tre aparte pri la demando de la homrajtoj en la
mondo.
[2] Ekde ĉi tiu tekstero, malsame al la komenco, la nocio
"Usono", "usona" estas en la franca originalo de la
artikolo - kiel ankaŭ en la citaĵoj el la angla - esprimita per
"Ameriko", "amerika", kion mi tradukis laŭ la interpretita
senco. -vl.
[3] La prezidanto Bush parolas ĉi tie antaŭ estontaj oficiroj
-vl.
[4] Temas pri fraperaro, en kiu laŭvorte tekstas: irakanoj ... kontraŭ Irakon. Tio signifas eble ankaŭ, inverse, irananoj ... kontraŭ Irakon. Tradukante dumvojaĝe en Brazilo, mi ne havas eblecon kontroli. -vl.